Megara (mitologio)

Megara (latine Megara) estas en greka mitologio filino de teba reĝo Kreono. Ŝi estis la unua edzino de la heroo Heraklo.

Megara
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Kreono
Edzo/Edzino HerakloIolao
Infanoj Creontiades • Medebrontes • Therimachus • Deicoon • Leipephilene • Anicetus • Aristodemus • Chersibius • Deion • Democoon
vdr

Megaran oni edzinigis al Heraklo, por esprimi dankemon. Okazis nome, ke orĥomenan reĝon Klimenon grave vundis ŝtono, kiun kontraŭ li ĵetis iu tebano. Kiam la reĝo pro la vundo mortis, lia filo kaj sekvanto Ergínoso militiris kontraŭ Tebo, venkis ĝin kaj devigis al si malglorigan imposton. Dum dudek jaroj devis tebanoj pagi al li impostojn kaj transdonadi cent pecojn da bovbrutoj ĉiujare.

La heroo Heraklo, tiam ankoraŭ en vasta regiono ne multe konata, iris tra ĉi tie el komuna ĉaso, kaptis ĉiujn impostkolektistojn kaj sendis ilin reen al ilia mastro. Ergínoso poste devis redoni al tebanoj duoblon de jam pagitaj impostoj. La reĝo Kreono pro senigo de la ŝarĝo rekompencis Heraklon per duono de la reĝa palaco kaj donis al li sian filinon Megaron por edzinigi.

Megaro havis feliĉan edzecon, sed ĝi ne daŭris longe. Ŝi havis tri filojn, kiam inter ilin enpaŝis diino Hera, kiu Heraklon jam delonge persekutis, ĉar lia patro estis ŝia edzo, la plej alta dio Zeŭso. En la tempo de kontenta kaj feliĉa vivo ŝi sendis kontraŭ Heraklo frenezecon kaj li mortigis siajn filojn. Post tiu ĉi terura faro li devis forlasi urbon kaj edzinon kaj vivi en eksterlando por purigi sin.

Kiam li post longa tempo revenis, intertempe li faris dek du malfacilajn taskojn por la reĝo Eŭristeo, trovis sian edzinon Megaron kun sia amiko Iolao, kiu enamiĝis ŝin tiel, ke ne povis vivi sen ŝi. Heraklo lasis ŝin al li kaj ekiris en la mondon, por trovi al si alian edzinon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Megara (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.