Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mehmed JAKUPOVIĆ (naskiĝis en Mostar la 11-an de junio 1915; mortis la 7-an de oktobro 1997 en Rijeko) estis kroata esperantisto. Li fariĝis esperantisto en 1932. Li estis prezidanto de la Esperanto-societo de Rijeko kaj funkciulo de Serbia, Kroatia kaj Jugoslavia Esperanto-ligoj, dumviva membro de UEA, delegito pri lada industrio, kunorganizanto de kongresoj de IFEF kaj de SAT en 1980.

Mehmed Jakupović
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1915 (1915-06-11)
Morto 7-an de oktobro 1997 (1997-10-07) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr