Mein Name ist Eugen (filmo)

Mein Name ist Eugen ("Mia nomo estas Eŭgen") estas svisa filmo el la jaro 2004 de la reĝisoro Michael Steiner. La scenaro orientiĝas je la samnoma romano "Mein Name ist Eugen" de Klaus Schädelin, sed tre libere interpretas la romanan enhavon.

Mia nomo estas Eŭgen
filmo
Originala titolo Mein Name ist Eugen
Produktadlando   Svislando
Originala lingvo svisgermana
Kina aperdato 2004
Daŭro 200 minutoj
Ĝenro komedio
Kameraado Pascal Walder
Reĝisoro(j) Michael Steiner
Produktisto(j) Andi Huber, Peter-Christian Fueter
Scenaro Michael Sauter
Laŭ la verko de "Mein Name ist Eugen" de Klaus Schädelin
Filmita en Svislando
Loko de rakonto BernoCarona TI
Muziko de Adrian Frutiger, Diego Baldenweg
Ĉefrolantoj
  • Manuel Häberli: knabo Eugen ["OJgn"]
  • Janic Halioua: knabo Wrigley ["VRIGlej"]
  • Dominic Hänni: knabo Bäschteli ["BEŜteli"]
  • Alex Niederhäuser: knabo Eduard
  • Beat Schlatter: Fritzli Bühler ["FRICli BÜla"]
  • Patrick Frey: patro de Wrigleys
  • Sabina Schneebeli: patrino de Wrigley
  • Mike Müller: patro de Eugen
  • Norbert Schwientek: instruisto Klameth
  • Jürg Löw: patro de Bäschteli
vdr

Enhavo redakti

En la 1960-aj jaroj en la svislanda ĉefurbo Berno vivas la kvar 11- aŭ 12-jaraj knaboj Eugen ["OJgn"], Wrigley ["VRIGlej"] (jen nur moknomo donita fare de la aliaj infanoj, fakta persona nomo Franz), Bäschteli ["BEŜteli"] kaj Eduard. Ili pripensas unu friponaĵon post alia, kaj la gepatroj de Wrigley pro tio decidas forsendi la filon al internulejo. Wrigley kaj Eugen malkovras trezorotrovan mapon de Fritzli Bühler ["FRICli BÜla"], kiu laŭ la rakontoj inter la knaboj estu la "reĝo de friponaj knaboj" kaj laŭdire antaŭ jardekoj vivis en la sama domo kiel nun Wrigley kaj Eugen, kaj nun onidire estas plenkreskulo en Zuriko. Por eviti punon de siaj patroj koleraj pro la lasta knaba friponaĵo, kiu detruis signifan parton de tri loĝejoj en pluretaĝa domo, la du junuloj decidas forkuri kaj vojaĝi al Zuriko por trovi la legendan heroon. Aventura fuĝo kondukas la du knabojn tra granda parto de Svislando, kaj ili estas persekutataj de koleraj kamparanoj, zorgiĝantaj gepatroj kaj de multaj policistoj - survoj la pliaj du knabaj amikoj aliĝas al la duopo. Dum sia aventura fuĝo la kvar knaboj patose ĵuras eterne fideli unu al la alia, laŭ la modelo de la solena ĵuro kiu kreis la svisan konfederacion. Fine ili estas tutlande serĉataj per policaj afiŝoj, kaj do famiĝas en tuta Svislando, kiam ili fine atingas Zurikon.

En la urbo ili serĉas je Fritzli Bühler. Unue ili trafas malĝustan personon, samnoman policiston, sed fine ili renkontas la veran, kiu intertempe komercas per nefunkciantaj televidiloj. Kune kun Fritzli ili forsendas malŝatatan najbaron per transoceana ŝipo, sed nokte la plenkreskulo Fritzli malaperas kun la trezorotrova mapo, kaj al la kvar knaboj ne restas alia alternativo ol reveni al siaj gepatroj en Berno.

Multloke la filmo, farita en la svisgermana lingvo, amikeme primokas stereotipojn pri Svislando. Pli ol duonmiliono da svisoj vidis la filmon en Svislando, tiel ke ĝi estas inter la plej sukcesaj svisaj filmaj produktaĵoj.

Premioj redakti

  • Mein Name ist Eugen en 2006 en Solothurn estis premiigita per la Svisa Filmpremio (germanlingve nomata Schweizer Filmpreis).

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti