Carona TI

komunumo de Svislando
- La mallongigo TI en Carona TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Carona.

Carona estas komunumo de la komunumaro Carona kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 827 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Carona
Blazono de Carona
Blazono de Carona
Blazono de Carona
Vilaĝocentro de Carona
Vilaĝocentro de Carona
Vilaĝocentro de Carona
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  45° 57′ 18″ N 8° 56′ 1″ O / 45.95500 °N, 8.93361 °O / 45.95500; 8.93361 (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 18″ N 8° 56′ 1″ O / 45.95500 °N, 8.93361 °O / 45.95500; 8.93361 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 4,75 km²
Alteco 597 m super marnivelo
Poŝtkodo 6914
Komunumkodo 5170
Mapo de Carona
Mapo de Carona
Mapo de Carona

Geografio redakti

Carona situas sur la duoninsulo Ceresio de la Lago de Lugano, sude de la distriktĉefurbo Lugano. Sur la komunuma teritorio situas la Monto San Salvatore, kiu ankaŭ estas la blazona simbobolo de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Carono la vilaĝetoj Canton kaj Baslona.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,75 km², de kiuj 84,1% estas kovritaj de arbaro, 1,9% servas por agrikulturo kaj 13,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Carona limas en okcidento kaj nordo al Lugano, en oriento al Melide, en sudo al Vico Morcote, kaj en sudsudokcidento al Morcote.

Trafiko redakti

Carona situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Carona pasas konekta vojo de Lugano al Vico Morcote. La svisa aŭtovojo A2 pasas en tunelo sub la komunuma teritorio. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 1 kilometron oriente de la komunumo en Melide. La kulmino de la Monto San Salvatore atingeblas pere de funikularo de Paradiso. Carone estas konektita al la publika transportreto pere de la loka busreto de Lugano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Carona datiĝas el la jaro 926 kiel Calauna. Dum mezepoko Carona formis kune kun la loko Ciona subvoktejon de la episkopo de Como. Dum la tempo de la okupado fare de la Svisa Ĵurkomunumo de 1470 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Carono ĝuis pri aparta jura statuso kun privilegiaj rajtoj kaj impostolibereco. Hermann Hesse konatiĝis en julio 1919 en Carona kun sia dua edziono. En lia romano La lasta somero de Klingsor Carona havas gravan rolon.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti