Morcote
Morcote estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Morcote | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Morcote | |
![]() | |
Morcote | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Carona |
Koordinatoj | 45° 55′ 30″ N 8° 54′ 58″ O / 45.92500 °N, 8.91611 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 55′ 30″ N 8° 54′ 58″ O / 45.92500 °N, 8.91611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 259 |
Areo | 2,80 km² |
Alteco | 272 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6922 |
Komunumkodo | 5203 |
![]() | |
Mapo de Morcote |
Geografio redakti
Morcote situas sur la suda pinto de la duoninsulo Ceresio ĉe la bordo de la Lago de Lugano. Norde de ĝi leviĝas la Monto Arbostora, kiu kun alteco de 659 m s.m.estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Morcote kaj Arbostora.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,80 km², de kiuj 81,5% estas kovritaj de arbaro, 2,5% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Morcote limas en nordnordoriento al Lugano, en nordo al Carona, en nordoriento al Vico Morcote, kaj en oriento, sudo kaj okcidento al la Lago de Lugano.
Trafiko redakti
Pro ĝia situo sur la suda pinto de duoninsulo tra Morcote ne kondukas gravaj transiraj vojoj. La komunumo atingeblas pere de la lagobordaj vojoj de Melide kaj de Lugano. Pere de la loka busreto de Lugano kaj la liniŝipoj de la Lago de Lugano la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Morcote datiĝas el la jaro 926 kiel Murcao. En la jaro 1100 en Morcote situis burgo por la kontrolo de la ŝiptrafiko sur la Lago de Lugano. En la jaro 1422 Morcote ricevis de la Dukoj de Milano impostajn privilegiojn kaj aŭtonomiajn rajtojn, kiujn ĝis ankaŭ konservis post kiam ĝi en la jaro 1517 estis submetita al la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝis la konstruo de la lagodigo de Melide en la jaro 1847 Morcote estis grava lagohaveno por la varotransporto de Svislando al Italio.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Morcote – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj redakti
-
Rigardo al la Lago de Lugano kaj Morcoto
-
Preĝejo de Morcote
-
Interno de la preĝejo
-
Lagobordo en Morcote