Vico Morcote

komunumo de Svislando

Vico Morcote estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 360 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Vico Morcote
Blazono de Vico Morcote
Blazono de Vico Morcote
Blazono de Vico Morcote
Vico Morcote
Vico Morcote
Vico Morcote
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  45° 55′ 51″ N 8° 55′ 20″ O / 45.93083 °N, 8.92222 °O / 45.93083; 8.92222 (mapo)Koordinatoj: 45° 55′ 51″ N 8° 55′ 20″ O / 45.93083 °N, 8.92222 °O / 45.93083; 8.92222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 360
Areo 1,91 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 6921
Komunumkodo 5233
Mapo de Vico Morcote
Mapo de Vico Morcote
Mapo de Vico Morcote

Geografio redakti

Vico Morcote situas sur orienta flanko de la duoninsulo Ceresio, 6 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Lugano ĉe la bordo de la Lago de Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vico Morcote kaj la setlejoj Olivella kaj Colombaio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,91 km², de kiuj 69,6% estas kovritaj de arbaro, 13,1% servas por agrikulturo kaj 15,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vico Morcote limas en nordo al Carona, en nordoriento al Melide, en sudoriento al la Lago de Lugano, kaj en sudo kaj okcidento al Morcote.

Trafiko redakti

Vico Morcote situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Vico Morcote pasas kurba vojo de Carona al Morcote kaj la laŭlagoborda vojo de Melide al Morcote. Pere de la loka busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome la komunumo disponas pri haltejo de la liniaj ŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vico Morcote datiĝas el la jaro 1416 jam kiel Vico Morcote. Ĝis 1588 Vico Morcote formis integritan parto de la komunumo kaj paroĥo Morcote.[3]

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

Pro ĝia pitoreska situo super la Lago de Lugano la komunumo Vico Morcote estas ŝatata turisma ekskursocelo. En la jaro 1971 la brito Peter Smithers en sia vilao instalis botanikan ĝardenon. En Vico Morcote troviĝas la eŭropa sidejo de la Kalifornia Instituto por Arkitekturo (California Institute of Architecture). La pastra preĝejo de la Sanktuloj Fidelo kaj Simono estis konstruita en la 12-a jarcento. Sur la deklivoj super la lago ekzistas vitejoj kaj en la komunumo ankaŭ la bredado de setoraŭpoj atingis certan signifon.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti