Meksika Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Meksiko

La Meksika Ruĝa Kruco - hispane Cruz Roja Mexicana - estas societo de humanitara helpo en Meksiko, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Meksikurbo, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Fernando Suinaga Càrdenas.

Meksika Ruĝa Kruco
Cruz Roja Mexicana
Emblemo de Meksika Ruĝa Kruco
Lando Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
fondinto Luz González Cosío de López
Fondiĝo 1910
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Meksikurbo
Interretejo http://www.cruzrojamexicana.org.mx/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti

 
la tiama ŝtata prezidanto Enrique Peña Nieto gratulas al voluntuloj en 2015, kiam la societo 105-jariĝis