Melisendo (Jerusalemo)

Melisendo, MelisendaMelisende (1105 – 11a de Septembro 1161) estis reĝino de Jerusalemo de 1131 ĝis 1153, kaj regento je la konto de sia filo inter 1153 kaj 1161 dum li militis. Ŝi estis la plej aĝa filino de la reĝo Baldueno la 2-a de Jerusalemo, kaj de la princino de Armenio Morfia de Melitene.

Melisendo
Reĝino de Jerusalemo
Melisende and Fulk of Jerusalem.jpg
Armoiries de Jérusalem.svg
Persona informo
Naskiĝo 1105
en Jerusalemo
Morto 11-an de septembro 1161 (1161-09-11)
en Jerusalemo
Tombo Tomb of the Virgin Mary [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Jerusalema reĝlando [#]
Familio
Dinastio Familio Rethel [#]
Patro Baldueno la 2-a [#]
Patrino Morphia of Melitene [#]
Gefratoj Ioveta of Bethany • Hodierna of Jerusalem • Alico de Antioĥio [#]
Edz(in)o Fulk, reĝo de Jerusalemo [#]
Infanoj Baldueno la 3-a de Jerusalemo • Amalriko la 1-a de Jerusalemo [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝia patro edukis ŝin por reĝino kaj edzinigis ŝin al Fulko de Anĵuo, riĉa krucmilitisto, kiu permesis al ŝi esti reĝino, sed post la morto de Baldueno la edzo apartigis Melisendon de la regado kaj akuzis ŝin je perfido kun ŝia kuzo Hugo la 2-a de Jafo, kiun Fulko klopodis murdi. Tial la partianoj de Melisendo kaj Hugo reagis kaj apartigis Fulkon el la povo. La geedzoj repaciĝis en 1136 kaj post la morto de Fulko en 1143, Melisendo rehavis la tutan povon.