Melodioj por La Espero

Preskaŭ ĉiu esperantisto konas la himnon La Espero, kies vortoj devenas de la samnoma poemo de d-ro Zamenhof. La plej vaste kantata melodio estas verkita en 1909 de Félicien de Ménil. Tamen ekzistas ne nur unu melodio – oni jam sciis, ke esperantistoj foje kantas la poemon laŭ melodio de Achille Motteau, kiu estis verkita ses jarojn pli frue ol la de-menila melodio. Kaj ekzistas kelkaj aliaj. Jen malkovritaj preskaŭ dudek versiojn de La Espero verkitaj inter 1891 kaj 2020. [1]

Historio redakti

Pluraj melodioj estis verkitaj por la himno.

Bedaŭrinde nur kelkaj melodioj estas facile troveblaj en Interreto; la plej multon oni trovas per katalogo de iu arĥivo aŭ nacia biblioteko. Ju malpli da ekzempleroj, des pli forte la urĝo, ke la muziko ne estu forgesita. Tiu muziko apartenas al la kultura heredaĵo de la Esperanto-movado; ĉiu himno staras kiel ekzemplo de muzika esprimado, inspirita de amo por Esperanto kaj kredo je ĝia celo.

Ordigi la verkojn laŭ dato tuj videbligas du periodojn de vigla muzikverkado, kiujn oni nomas (ne tre kreeme) la “frua periodo” kaj la “nuntempa periodo”. La frua konsistas el verkoj de la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a, kiu pli-malpli koincidas kun la malfrua periodo de romantismo. Rezulte, la muziko de tiu tempo estas verkita en la romantika stilo, aŭ stilo de salonmuziko aŭ nacia-sentiga muziko. La nuntempa periodo konsistas el verkoj, kiujn oni verkis je la fino de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a. La muziko de tiu tempo havas pli simplan formon kaj pli tutmondajn harmoniojn. Kompreneble, la limoj de la periodoj estas malprecizaj kaj dependas de perspektivo, kaj verkoj de interaj jaroj foje prezentas karakterojn de ambaŭ periodoj.

Oni rajtas suspekti, ke la malkresko de romantismo plejparte kontribuis al la malpliigo de novaj melodioj por La Espero post la frua periodo. La muzika mondo cedis al la novaj ideoj de modernismo kaj la patriotisma sentigo de romantismo ne plu estis populara, do mankis deziro por himna muziko. Plie, salonmuziko malpli populariĝis danke al la alveno de la radio kaj gramofono; malpli da homoj kunvenis por distre muzikumi, do mankis bezono por tia muziko. Kaj la populareco de la melodio de de Menil certe malhelpis la deziron verki novajn melodiojn.

Tamen ankaŭ eblas, ke esperantistoj daŭris verki melodiojn por La Espero. Povus esti, ke iuj verkitaj inter 1914 kaj 1945 perdiĝis dum la mondmilitoj. Aliaj verkoj eble estas subpremitaj pro kopirajto. Ekzemple, oni trovis version de Andrzej Koszewski (1976) por du ĥoroj, sed la eldonejo ne plu akceptis eksterlandajn mendojn. Eĉ se oni ja povus mendi, oni ne rajtas prezenti ĝin en onia kolekto pro kopirajto. Kopirajto celas protekti la interesojn de verkistoj, sed samtempe ĝi malhelpas la disvastigon de la muziko – precipe se financa instigo mankas al la eldonisto por reklami ĝin.

Plej lastatempe, Viktoro Solé verkis melodion kaj prezentis ĝin kun analizo de la de-menila melodio, unue dum la Kataluna Kongreso de Esperanto en 2015, kaj denove dum la Hispana Kongreso de Esperanto en 2017. Ambaŭ prelegoj estas en YouTube: (La Espero. Nova muzikpropono kaj Kial mi ne ŝatas la muzikon de La Espero). Lech Mazurek verkis melodion, kiu estis unuafoje prezentita dum la Pola Esperanto-Kongreso en Bjalistoko en 2017. Eble tiuj prezentaĵoj inspiros aliajn muzikemajn esperantistojn daŭrigi verkadon de novaj melodioj, kaj teĥnologio (kiel Interreto) kaj pli-liberaj permesiloj (kiel Creative Commons/Krea Komunaĵo) helpos ke iliaj verkoj restu malkaŝataj.

Listo redakti

Nomo de la melodio Komponisto
1. LA ESPERO Claes Adelsköld
2. LA ESPERO (du aranĝoj) Achille Motteau
3. HIMNO ESPERO Henri de Coppet
4. L’ ESPERO Antoon Jozef Witteryck
5. EN LA MONDON Adela Schafer
6. L’ ESPERO Ronald G. Tomblin
7. LA ESPERO Woldemar Zaks
8. L’ ESPERO Le Monde Espérantiste (Lully/Bizet)
9. LA ESPERO Félicien de Ménil
10. L’ ESPERO Samideanino
11. LA ESPERO John F. H. Woodward
12. LA ESPERO Oscar van Schoor
13. LA ESPERO E. Gregori
14. LA ESPERO Natanael Svanholm
15. LA ESPERO Andrzej Koszewski
16. LA ESPERO Virk/Hector Benda
17. LA ESPERO Hellmut Seraphin
18. LA ESPERO Alfredo Aragón
19. LA ESPERO Victoro Solé
20. LA ESPERO Lech Mazurek
21 HIMNO DE ESPERO Timoteo Boronczyk

Referencoj redakti

  1. Usona-Esperantisto 2021:3 La Espero

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti