Sinbruligo

(Alidirektita el Membruligo)

Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la medio, la publiko, instancoj.

La Sinbruligo de Thích Quảng Ðức dum la budhana krizo
Hindua vidvino bruligante sin kun la kadavro de sia edzo ( sati ), 1657

Dum sinbruligo, oni longtempe rezervas sian konscion kaj tiel travivas tre intense la dolorojn. La rapida interveno de eksteruloj per fajroestingiloj aŭ per aliaj fajroĉesigiloj povas fiaskigi la sinbruligon. Ĉar la moderna medicino povas vivteni eĉ la gravajn vundiĝintojn, ili forlasas la hospitalon en forte limigita agpovo, laborpovo. La ne-fiaskigita sinbruligo kondukas al tre gravaj vundiĝoj, morto.

Gravaj sinbruligoj redakti