Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo

Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo estas liberecana antologio kun tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marín kompilitaj, tradukitaj kaj komentitaj de Miguel Fernández.[1] La tekstoj estas "Vida y obra de Anselmo Lorenzo" [Vivo kaj verko de Anselmo Lorenzo], de Federica Montseny, kaj "Comunismo autoritario y comunismo libertario" [Aŭtoritatisma komunismo kaj liberecana komunismo], de Max Nettlau, kun antologiinda prologo de la sama aŭtorino: nome "Max Nettlau o la lección de la modestia" [Max Nettlau aŭ la leciono pri modesto]. La libro Anarquistas: Un siglo de movimiento libertario en España [Anarkiistoj: Unu jarcento da liberecana movado en Hispanio] aperis en 2010, kadre de la centjara jubileo pri la fondiĝo de la hispana anarki-sindikatisma sindikato CNT. Temas pri interesplena traktato, kiun ĝia aŭtorino, Dolors Marin, verkis kiel doktoran disertacion. En ĝi legeblas multpaĝa ĉapitro, la dua, dediĉita al anarkiismo kaj la planlingvoj Esperanto kaj Ido.

Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Notoj redakti

  1. Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, Miguel Fernández, SATeH, 2014, 156 p., 21 cm.