Mempela kontraŭaviadila armilo

Kontraŭaviadila veturilo, ankaŭ konata kiel mempela kontraŭaviadila kanono (angle: self-propelled anti-aircraft gun aŭ SPAAG) aŭ mempela aerdefendosistemo (angle: self-propelled air defence system aŭ SPAD), estas movebla veturilo kun solintence kontraŭaviadila kapableco. La rusa ekvivalento de SPAAG estas Зенитная самоходная установка (zenitnaja samoĥodnaja ustanovka aŭ ZSU, kontraŭaviadila mempela munto).

Soveti-farita ZSU-23-4 ĉe la usona Marsoldatara bazkampejo Pendleton. La ZSU-23 estas la kanona moderna SPAGG-sistemo.

Armilsistemoj uzataj inkluzivas mitralojn, maŝinkanonojn, pafilegojn, aŭ misilojn, kaj kelkaj muntas kaj pafilojn kaj misilojn de pli longa pafdistanco. Iliaj podioj inkluzivas kaj kamionojn kaj pli pezajn batalveturilojn, ekzemple kirasitaj transportiloj kaj tankoj, kiuj protektemas kontraŭ aviadila, artileria, kaj permanarmila pafilado dum antaŭlinia bataldeplojo.

Armeoj kutime muntas kontraŭaviadilajn kanonojn sur rapide transirebla paftureto kun rapida levadkvanto, por spuri rapide movantajn aviadilojn. La muntoj ofte havas duoblajn aŭ kvaroblajn paftubojn, kiuj ebligas pafrapidecon. Nuntempe, misiloj, kutime muntitaj sur similaj pafturetoj, plejparte anstataŭis kontraŭaviadilajn kanonojn.