Memstara Evangelia-Luterana Eklezio

La Memstara Evangelia-Luterana Eklezio (germane Selbständige Evangelisch-Lutherische Kirche, mallongigo SELK) estiĝis la 25-an de junio 1972 per la unuiĝo de tri ĝis tiam administrade memstaraj evangeliaj-luteranaj sendependaj eklezioj, nome de la:

  • Evangelisch-Lutherische (altlutherische) Kirche
  • Evangelisch-Lutherische Freikirche
  • Selbständige Evangelisch-Lutherische Kirche
Memstara Evangelia-Luterana Eklezio
emblemo
konfesio
Komenco 25-a de junio 1972 vd
Lando(j) Germanio vd
Ĉefestro(j) Hans-Jörg Voigt vd
Membro de Internacia Luterana Konsilio • Association of Christian Churches in Germany vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Anoj dum la Sankta Manĝo

En 1976 aliĝis ankoraŭ la Evangelisch-Lutherische Bekenntniskirche, en 1991 la Evangelisch-lutherische (altlutherische) Kirche de eksa GDR.

En 2011 la Eklezio havis 35.000 membrojn kun 125 pastoroj. La 180 komunumoj dividiĝas en 11 distriktojn gvidatajn fare de superintendantoj. Teologinoj ja povas esti paroĥaj helpantinoj en SELK, sed neniam pastorinoj (diference al la Evangelia Eklezio en Germanio).

Doktrinoj kaj estraro redakti

Fundamentoj kaj normoj estas la Biblio kaj la luteranaj konfesiaj skriboj (simboloj, katekismo, eklezia ordo). Gvidas la eklezion episkopo (ekde 2006 Hans-Jörg Voigt), kune kun la gvidantaro kaj la kolegaro de la superintendantoj. Leĝdona povo estas la (ĉiun kvaran jaron kunvenanta) eklezia sinodo. Sidejo de la estraro troviĝas en Hanovro. Gvidas SELK teologian altlernejon en Oberursel kaj misian-diakonian instituton.

Internacie SELK apartenas al la '"Internacia Luterana Konsilio" (angle International Lutheran Council, germane Lutherischer Rat), sed ne al la Tutmonda asocio luterana. Eklezia unio (ekz. kun la Eklezio Missouri Synode) ekzistas nur baze de reciprokaj doktrinaj konsentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti