Mercurial

Mercurial [merkjurial] (angle: "hidrarga") estas libera disa versitena sistemo. Oni ankaŭ nomas ĝin hg, kemia simbolo de hidrargo. Ĝi estas verkita ĉefe en Python kun etaj partoj en C por pli bona rapideco. Aldone, ankaŭ Rust estas uzata por plibonigi rendimenton.

Mercurial

Aŭtoro Matt Mackall
Lasta stabila versio 5.7.1
(8-a de marto 2021)
Operaciumo Unikso-similaj, Vindozo, Mac OS
Programlingvo Python, C, Rust
Evoluigstato Python
C
Rust
Programtipo Versitena sistemo
Permesilo GPL v2
Retejo mercurial-scm.org
vdr

Historio redakti

Mercurial naskiĝis kiam firmao BitMover, kreinto de alia disa versitena sistemo BitKeeper, forprenis senpagajn permesilojn disde verkintoj de Linukso. Unu el ili, Matt Mackall, komencis verkadon de nova versitena sistemo anstataŭ BitKeeper. Kvankam Mercurial ne estis elektita kiel ĉefa versitena sistemo de Linukso, ĝi adis disvolviĝi kaj nun estas uzata far kelkaj grandaj projektoj.

Strukturo redakti

Mecrurial aranĝas diversajn versiojn de projekto kiel orientita necikla grafeo. Ĉiu nodo de la grafeo reprezentas certan staton de projekto. Oni identigas ĉiun nodon per haketo de ŝanĝaro (de la angla "changeset") kaj identigiloj de patraj nodoj, do ĉiu nodo havas unikan identigilon. Ĉar Mercurial estas disa versitena sistemo, ĉiu laborkopio de projektoj havas kompletan grafeon de versioj.

Dokumentaro redakti

Uzante hg help, oni povas legi internajn priskribojn de ĉiu komando. Ekzistas ankaŭ plena libera libro Mercurial: The Definitive Guide (Mercurial: la definitiva gvidlibro).

Projektoj uzantaj Mercurial-on redakti

El la plena listo de projektoj, unu el la plej grandaj estas OpenSolaris - libera operaciumo de Sun Microsystems.

Eksteraj ligiloj redakti