Malfermi la ĉefan menuon

Meredith White TOWNSEND (1831–1911) estis angla ĵurnalisto kaj eldonisto de The Spectator. Kun Richard Holt Hutton, li estis kun-eldonisto de Spectator ĝis 1887, kaj li verkis plej el siaj politikaj artikoloj kaj la malfermaj paragrafoj ĉiusemajne. Liaj du ĉefaj publikaĵoj estas The Great Governing Families of England (1865), verkita kunlabore kun Langton Sanford, kaj Asia and Europe (1901).

Townsend estis konsiderita unu el plej fajnaj ĵurnalistoj siatempe, kaj li estis nomita ekde tiam "la plej granda ĉefa verkisto iam aperinta en la anglaq gazetaro."[1]

NotojRedakti

  1. Blake, Robert, "‘From Wellington to Thatcher’", 23a Septembro 1978.