Meso n-ro 6 en E♭-maĵoro (Schubert)

Meso n-ro 6 en E♭-maĵoro D 950 estas komponaĵo de la aŭstra komponisto Franz Schubert. Li komponis dumvive multajn ekleziajn verkojn, unuajn liturgiajn kantojn jam en la aĝo de 12 jaroj. Inter ĉi tiuj verkoj troviĝas ankaŭ ses latinaj mesoj. Per tio li estas la unua granda meskomponisto, kiu devenas de la burĝa tradicio, tio signifas, ke li verkis siajn mesojn ne nur por uzado ĉe la kortego, sed por la prezentado en paroĥaj preĝejoj fare de la paroĥaj ĥoroj. Post la unuaj pli malgrandaj mesoj Schubert verkis du grandformatajn mesojn, unu en A♭-maĵoro kaj unu en E♭-maĵoro.

Ekesto, prezentado kaj akcepto redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

La meso E♭-maĵora ekestis junion kaj julion de la lasta vivojaro de Schuberts (1828). Kiel multaj aliaj el liaj malfruaj verkoj (granda simfonio en C-maĵoro, Winterreise ktp.) Schubert neniam aŭdis ĝin. Schubert laŭdire diris pri la verko, ke li estis alstrebanta „la plej supran en la arto“. La unua prezentado okazis la 4-an de oktobro 1829 en la paroĥopreĝejo „Heilige Dreifaltigkeit“ je Vieno-Alsergrund, en kiu Michael Leitermayer, amiko de Schubert, estis ĥorestro. La publiko ege ŝatis la meson, kaj ĝi estis plurfoje ripetata.

La verko redakti

Muzikistaro redakti

La meso E♭-maĵora estas la plej longa kaj granda meso de Schubert, ankaŭ rilate la ensemblon. Ekzemple al la kutima kvar kantsolistoj alpaŝas dua tenoro, krome Schubert postulis krom la kutimaj arĉinstrumentoj po du hobojojn, klarnetojn kaj fagotojn, same kiel 2 kornojn, 2 trumpetojn, 3 trombonojn kaj timbalojn. Dum la tuta verko ĉiam denove alternas homofoniaj kaj polifoniaj partoj, ofte estas interludoj, kaj granda pezo kuŝas sur la fugoj en Gloria kaj en Credo. La meso dauras proksimume 55 minutojn.

Kyrie redakti

La Kyrie staras en E♭-maĵoro, 3/4-takto, kaj estas komponita kiel tuta, granda triparta peco. En la unua parto superregas tre trankvilaj movoj, la plej mallongaj notoj estas okonaj, nur la baso alportas interesan ritman movofiguron. En la dua parto la humoro ŝanĝiĝas kaj ankaŭ la movo, nun la arĉinstrumentoj ludas triole, la melodia kaj same dinamika supro estas atingata, post tio sekvas la resumo de la unua parto.

Gloria redakti

La Gloria staras en B♭-maĵoro kaj estas ankaŭ triparta, tamen kun taktoŝanĝiĝo antaŭ la Domine Deus, ekde 4/4 Allegro moderato e maestoso al 3/4 Andante con moto. La ĥoro komenciĝas sen instrumentoj kaj modulas ekde B♭-maĵoro ene de tri taktoj al G-maĵoro kaj poste al F-maĵoro (dominanto). Poste komenciĝas polifonia parto, antaŭ ol en takto 20 denove aperas homofonia movimento, sen uzado de la arĉinstrumentoj. Ĉi tiun principon Schubert daŭrigas por la tuta unua parto kaj ankaŭ por la resumo de ĉi tiu. Tre emociiga aperas la Domine Deus en g-minoro, 3/4-takto. Ĝi komenciĝas en fortisimo kun uzado de la trombonoj. La resumo komenciĝas same kiel la unua parto, nun pri la vortoj „Quoniam tu solus sanctus“, kaj en takto 260 komenciĝas en moderato, alla breve, la granda fugo pri la vortoj „Cum sancto spiritu in Gloria Dei patris. Amen.“. Ĉi tiu fugo estas 204 taktojn longa kaj plena je abunda kromatismo.

Credo redakti

Eĉ pli longe ol la Gloria daŭras la Credo, denove la movimento estas triparta, kun taktoŝanĝiĝo ekde moderato, alla breve, al andante, 12/8. La movimento staras en E♭-maĵoro kaj komencas en pianisimo per timbalosolaĵo. Kiel en Gloria alternas daŭre polifoniaj kun homofoniaj partoj. La „Et incarnatus est“ estas trio por du tenoroj kaj soprano en A♭-maĵoro kaj enbuŝiĝas en la „Crucifixus“, en kiu denove kantas la ĥoro. Ĉi tiuj du partoj estas ripetataj, kio ankaŭ kaŭzis kritikon, ĉar post la „Crucifixus“ devas sekvi la „Resurrexit“, jen opinias muzikrecenzistoj. Per la „Resurrexit“ tamen komenciĝas la resumo. La fugo (atingata sen taktoŝanĝiĝo) pri la teksto „Et vitam venturi saeculi“ (proksimume: „kaj eterna vivo“) daŭras nun eĉ 224 taktojn. Ĝi estas unu el la plej longaj fugoj en la klasikromantisma meskompozicio.

Sanctus redakti

La Sanctus, adaĝo, 4/4 taktoj, estas unu el la plej interesaj ŝubertaj movimentoj. Ne kiel kolosan glorkanton al Dio, sed kiel humilan preĝon Schubert komprenis la tekston. La movimento komenciĝas per tremsona E♭ de la arĉinstrumentoj kaj ribelas trifoje ekde pianisimo al fortisimo, modulas ekde E♭-maĵoro trans b-minoro kaj g-minoro al e♭-minoro kaj atingas trans c♭-minoro kaj F-maĵoro al dominanto B♭-maĵoro . Post tio komenciĝas fugato pri la vortoj „Pleni sunt coeli...“, la tuto estas nun ripetata per aliaj harmonioj, antaŭ ol ekiĝas la Osanna, mallonga fugo en E♭-maĵoro, 2/4 takto.

Benedictus redakti

En A♭-maĵoro staras la Benedictus, andante, alla breve. Jen prezentas la solistoj. La movimento ne sonas, kiel la plej multaj muzikigoj de Benedictus, dolĉa kaj senzorga, estas io averta sur ĝi. Ankaŭ ĉi tiu movimento finiĝas per la Osanna.

Agnus Dei redakti

Kiel bazo de la Agnus Dei, andante con moto, 3/4 takto, c-minora, servis la lido „Der Doppelgänger“ el „Schwanengesang“. La minaca kvartona motivo estas ĉiam denove entonigita de iu ajn voĉo, estas la plej polifonia el ĉiuj movimentoj de ĉi tiu meso kaj ankaŭ tiu kun la plej abunda instrumentado. Kiel saviĝo el la malsereno de la movimento efikas la postsekva „Dona nobis pacem“, E♭-maĵoro, andante, alla breve. La ondumaj arĉmovimentoj kaj la homofonia tonmetaĵo efikas gaje viglaj kaj streĉaj. Post mallonga epizodo de Agnus Dei la meso finiĝas trankvile.

Literaturo redakti

  • Hans Jaskulsky: Die Messe Nr. 6 Es-Dur (Schubert)

lateinischen Messen Franz Schuberts. Schott, Majeno 1986, ISBN 3-7957-1784-1.

Eksteraj ligiloj redakti