Metala krado

speco de kemia ligo

La metala krado estas la karakteriza materiala strukturo de metaloj.

Granda parto de elementoj estas metala materio. Komuna karaktero de metaloj estas la bona elektra kaj termika kondukebleco, la metala brilo kaj bona formebleco. La elektronstrukturon karakterizas, ke sur la plej ekstera ŝelo ili havas kelkajn, relative malstriktajn elektronojn. En solida kaj likva stato ili havas nek individuajn molekulojn, nek liberajn atomojn, sed la plej malstrikte ligataj elektronoj forŝirite apartenas al ĉiuj metaljonoj. En la metalo generas la ligon la sistemo de ĉi tiuj delokiĝintaj elektronoj. Ĉi tia ligo nomiĝas metala ligo. En solida stato la metaljonoj ordigas sin en kristalan kradon, kiu nomiĝas metala krado.