Metronome All-Stars
Historio
redaktiRevuo Metronome apartenis en la 1940-aj jaroj krom Down Beat kaj "Esquire" al la ĉefaj ĵazrevuoj en Usono. Inter 1939 kaj 1961 okazis ĉiujaraj legantaro-enketoj; la venkintaj muzikistoj rajtis ludi en ĉiustelularo (All-Stars), formita pokaze 1939-42, 1945-1950, 1953 kaj denove 1956, kiu dum registrad-kunsidoj priludis du diskofacojn. La fruaj venkintoj estis komence svingomuzikistoj; sekvis la plej famaj muzikistoj de bibopo kaj malpasia ĵazo kiel Dizzy Gillespie, Miles Davis kaj Charlie Parker same kiel Stan Getz kaj Lennie Tristano. Analoge al Metronome All-Stars ankaŭ ekzistis Esquire All-American Award Winners; en 1946 ĝi konsistis el Charlie Shavers, Buck Clayton, Jay Jay Johnson, Coleman Hawkins, Harry Carney, Teddy Wilson kaj aliaj.
Instrumentistaroj
redakti- The Metronome All-Stars Nine: All-Star Strut. Sonregistraĵo de Harry James, Jack Teagarden, Benny Goodman, Benny Carter, Eddie Miller (ts), Jess Stacy, Charlie Christian, Bob Haggart, Gene Krupa.
- Metronome All-Stars 1941: One O’Clock Jump/Bugle Call Rag. Sonregistraĵo de Harry James, Ziggy Elman, Cootie Williams, Tommy Dorsey, J. C. Higginbotham, Benny Goodman, Benny Carter, Toots Mondello (as), Coleman Hawkins, Tex Beneke, Count Basie, Charlie Christian, Artie Bernstein, Buddy Rich.
- Metronome All-Stars 1949: Overtime/Victory Ball. Sonregistraĵo de Dizzy Gillespie, Miles Davis, Fats Navarro, Jay Jay Johnson, Kai Winding, Buddy DeFranco, Charlie Parker, Charlie Ventura, Ernie Caceres (bs), Lennie Tristano, Pete Rugolo (arr,dir),
- Metronome All-Stars: Double Date & No Figs (komponaĵoj de Lennie Tristano)[1]
- Metronome All-Stars 1951/52: Local 802 Blues/Early Spring. Sonregistraĵo de George Shearing, Stan Getz, Miles Davis, Serge Chaloff, Lee Konitz, John LaPorta, Max Roach, Billy Bauer, Terry Gibbs, Eddie Safranski, Kai Winding samkiel plua titolo kun Billy Eckstine.
Literaturo
redakti- Bielefelder Katalog. 1988 & 2002
Referencoj
redakti- ↑ komp. Polillo, p. 540