Charlie James Shavers (* 3-an de aŭgusto 1917 en Novjorko; † 8-an de julio 1971 en Novjorko) estis ĵaz-trumpetisto el la svingepoko.

Charlie Shavers
Charlie Shavers, National Studios, proks. majon de 1947. Foto de William P. Gottlieb.
Charlie Shavers, National Studios, proks. majon de 1947. Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1920 (1920-08-03)
en Nov-Jorko
Morto 8-an de julio 1971 (1971-07-08) (50-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.vervemusicgroup.com/charlieshavers
vdr

Biografio redakti

La unuaj instrumentoj, kiujn ludis Shavers, estis piano kaj banĝo, nur pli malfrue li transiris al trumpeto. Pianiste li prezentis en Tilly's Chicken Shack en Harlemo, sur banĝo li ludis kun Bobby Hackett. En la aĝo de 18 jaroj li aliĝis en 1935 al la bando de Tiny Bradshaw, en 1937 li iris al Lucky Millinder kaj finfine al la bando de John Kirby, kie li anstataŭis Frankie Newton. La bando, kiu prezentis en la klubejo Onyx kaj pro tio ankaŭ nomiĝis Onyx Club Boys, estis tre sukcesa kiel pli malgranda svingobando. Aldone li prezentis kun Johnny Dodds, Jimmy Noone kaj Sidney Bechet. Shavers nun ankaŭ aranĝis pecojn por Kirby kaj lanĉis per sia propra komponaĵo Undecided furoraĵon.

En 1944 li forlasis la bandon de Kirby, ludis dum unu jaro ĉe Raymond Scott kaj aliĝis poste al la orkestro de Tommy Dorsey. Krome li surdiskigis kun la Metronome All-Stars kaj vojaĝis kun Jazz at the Philharmonic. Post kiam Dorsey mortis en 1956, Shavers sin dediĉis unuarange al sia propra bando; Tiel en 1957 ekestis albumo kun kantistino Maxine Sullivan. En 1963 li kunlaboris je la novformado de la Dorsey-Orkestro, kion estris Sam Donahue. Fine de la 1960-aj jaroj li havis propran kvaropon kun Budd Johnson.

Post Digby Fairweather Shavers validis kiel unu el la plej bonaj svingotrumpetistoj. Teknika brileco, rapidaj tempoj, linia melodiaro kaj ofte sprite efika artikulacio distingis lian personan stilon. Richard Cook kaj Brian Morton akcentas lian humuron kaj "lian intensan senton" por la historio de ĵazo.

La 8-an de julio 1971 Charlie Shavers mortis en Novjorko en la aĝo de 53 Jahren pro kancero. Li mortis du tagojn post Louis Armstrong; la buŝaĵon oni metis apud ties ĉerko.

Diskoj redakti

  • Horn O'Plenty (Lonehill Jazz, 1954-58) kun Buster Bailey, Urbie Green, Russell Procope, Billy Kyle, Barry Galbraith, Bob Haggart, Specs Powell, Cozy Cole
  • The Complete Charlie Shavers with Maxine Sullivan (Avenue Jazz, 1957) kun Bennie Moten, Buster Bailey, Russell Procope, Billy Kyle, Aaron Bell
  • Charlie Shavers & Ray Bryant Quartet Recordings, Vols. 1-3 (Lonehill Jazz, 1958-1964) kun Aaron Bell, Tommy Bryant, Oliver Jackson, Jerome Richardson, Budd Johnson
  • Here Comes Charlie (WRC, 1960) kun Ray Bryant, Tom Bryant
  • Live (Black and Blue, 1970) kun Budd Johnson

Literaturo redakti