Metroo de Almato
Metroo de Almato estas metroo en la urbo Almato, Kazaĥio.

1-a: ruĝa
2-a: blua
3-a: verda.
Projektitaj kaj ankoraŭ ne konstruitaj partoj markitas per strekaj linioj. Ekde kreo de tiu ĉi mapo estas decidite ke la "blua" linio estos daŭrigo de la "ruĝa", kaj do la 2-a linio estos la "verda".
La 21-an de oktobro 2010 okazis la prova lanĉo de la metroo, kiu estis konstruata ekde la fino de la 1980-aj jaroj. La unua linio (kun sep stacioj) ekfunkciis en decembro de 2011[1].
Linioj kaj staciojRedakti
Ruĝa linioRedakti
La 1-a, tiel nomata ruĝa linio, iras de nordoriento al sudokcidento. Ĝi havas jenaj stacion:
Stacio | Ruslingva nomo | Kazaĥlingva nomo |
Rajimbek batir | Райымбек батыр | Райымбек |
Ĵibek Ĵoli | Жибек Жолы | Жібек Жолы |
Almali | Алмалы | Алмалы |
Abaj | Абай | Абай |
Bajkonur | Байконур | Байқоңыр |
Teatro de Muĥtar Auezov | Театр имени Мухтара Ауэзова | Мұхтар Әуезов атындағы театры |
Alataŭ | Алатау | Алатау |
Sajran | Сайран | Сайран |
Moskva | Москва | Мәскеу |
La unuaj sep stacioj de la linio, de Rajimbek batir ĝis Alatau, ekfunkciis en la jaro 2011. Je la 18-a de aprilo 2014 al ili aldoniĝis du novaj stacioj: Sajran kaj Moskva.[2] Ĝis 2017 oni planas malfermi du pluajn staciojn Sariarka kaj Dosik, kaj ĝis 2018 du pli: Alti Alaŝ kaj Kalkaman.[3]
Krome, ekzistas planoj ekstendi la linion norden, ekde Rajimbek ĝis fervojstacidomo Almato-I. Ĝi havos staciojn kun jenaj proponitaj nomoj (de sude al nordo): Ĵansugirov, Granda Almata kanalo, Stadiono, Parko de Baum, Bogdan Ĥmelnickij, Almato-I. Ĝia konstruo komenciĝos nur post finkonstruo de la suda parto, do en 2018 aŭ 2019, kaj finiĝos plej verŝajne ne pli frue ol 2030.[3]
Verda linioRedakti
La dua, "verda" linio de Almata metroo laŭplane havos 10 staciojn: Duman, Centra parko, Dostik, Ĵeltoksan, Bajtursinov, Auezov, Alatau-2, Ĵandosov, Kablukov kaj Orbita. Ĝia konstruo ekspekte komenciĝos inter 2024 kaj 2026.
ReferencojRedakti
- ↑ ruse В Алма-Ате состоялся пробный запуск метро
- ↑ Две новые станции метро открылись в Алматы. Tengrinews.kz (18.04 12:22). Alirita 2015-04-21.
- ↑ 3,0 3,1 Останавливать работу по строительству алматинского метро будет неправильно. Я думаю, мы найдем поддержку — А. Есимов. «Казинформ» (10 декабря 2010). Arkivita el la originalo je 2012-02-21. Alirita 2011-08-08.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Metroo de Almato en Urbanrail Arkivigite je 2012-07-17 per Archive.today