Metroo de Samara
Metroo de Samara estas metroo en urbo Samara, Rusio.
Metroo de Samara | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
metroo | ||
Dum | 1987 - nuntempe | |
Lando | Rusio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Partoprenanta | 1-a linio • Moskovskaja vd | |
![]() Самарский метрополитен | |
---|---|
![]() | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Samara![]() |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 1987 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 12,7 kilometroj |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 10 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Mapo | |
![]() | |
Mapo de Metroo de Samara | |
Ĝi estis malfermita en 1987.
Ĝi havas unu solan linion.
Longo de la platformo de ĉiuj stacioj estas 102 metroj (por kvinvagonaj trajnoj), krom tiu de stacio "Rossijskaja" (147 metroj).
Stacioj Redakti
Metroo de Samara havas 10 staciojn - 9 sub la tero kaj 1 sur la tero. Longo de la linio estas 12,7 kilometroj.
Stacio | Ruslingva nomo | Latinlitera nomo |
---|---|---|
Alabinskaja | Алабинская | Alabinskaya |
Rossijskaja | Российская | Rossiyskaya |
Moskovskaja | Московская | Moskovskaya |
Gagarinskaja | Гагаринская | Gagarinskaya |
Sportivnaja | Спортивная | Sportivnaya |
Sovetskaja | Советская | Sovetskaya |
Pobeda | Победа | Pobeda |
Bezimjanka | Безымянка | Bezymyanka |
Kirovskaja | Кировская | Kirovskaya |
Jungorodok | Юнгородок | Yungorodok |
Teĥnikaj detaloj Redakti
Larĝo de trako estas 1 520 mm.
Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron el kontaktrelo. Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V).
Maksimuma rapideco - 80 km/h.