Metropola Parko Simón Bolívar

La Metropola Parko Simón Bolívar (hispane Parque Metropolitano Simón Bolívar) estas la urba parko plej granda kaj grava de la urbo Bogoto,[1] troviĝas situa en la geografia centro de Bogoto, (Kolombio) en la suburbo Teusaquillo [teŭsaKIĝo].

Metropola Parko Simón Bolívar
urba parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Kolombio

(Vidu la situon sur mapo : Kolombio)
Metropola Parko Simón Bolívar

Geografia lokigo sur la mapo : Bogoto

(Vidu la situon sur mapo : Bogoto)
Metropola Parko Simón Bolívar
Geografia situo 4° 39′ 29″ N, 74° 5′ 38″ U (mapo)4.6580555555556-74.093888888889Koordinatoj: 4° 39′ 29″ N, 74° 5′ 38″ U (mapo)
Map
Metropola Parko Simón Bolívar
Situo Bogoto, Kolombio
Geografio
Areo 400 ha
Trajtoj
Kreo 1979
vdr
Lago de la Centra Parko Simón Bolívar.

Ĝi estas trairata de la avenuoj Carrera 60, Carrera 68 de oriento okcidenten kaj la stratoj 63 kaj 53; ĝi estas tre populara inter la bogotanoj, kiuj vizitas ĝin ĉiutage. Kvankam la metropola parko estas komponata de kelkaj parkoj, la bogotanoj kutime aludas al ĉiu el tiuj subparkoj separatmaniere kaj ili ne asociigas ilin en unusola "parkego".

En la aktualo oni konsideras ĝin la “pulmo de la urbo”, pro ĝia strategia situo en la kerno de Bogoto, pro sia abunda vegetaĵaro kaj granda dimensio de ĝiaj verdaj zonoj kaj ankaŭ pro la kvanto kaj varieco de scenejoj kiuj formas ĝin.[2]

La parko portas la nomon de la historia liberigisto de Kolombio kaj la areo de Andoj nome Simón Bolívar.

  • [4°39′29″N 74°05′38″O]

Notoj redakti

  1. «Memoria Descriptiva del Parque Metropolitano Simón Bolívar». Instituto distrital de Recreación y Deporte. [1][rompita ligilo] Konsultita la 31an de Januaro 2018.
  2. «Parque Metropolitano Simón Bolívar». Instituto distrital de Recreación y Deporte. Arkivita el la originalo la 18an de majo 2015. [2] Konsultita la 31an de Januaro 2018.