„ Vane la flandraj Esperantistoj atendis dum jaroj la aperon de bona vortaro Esperanto-Nederlanda kaj Nederlanda-Esperanto, kiu, kvankam sufiĉe kompleta, tamen estus akirebla je iom favoraj kondiĉoj. Kaj jen, Belga Esperanto-Instituto, akiris al si la vendrajton por Belgujo de ege taŭga libro, kiun ĝi dank’al sufiĉe grava monofero (kaj malgaŭ gravaj sendkostoj kaj impostoj) kapablas prezenti al la Belga samideanaro je ege favoraj kondiĉoj,nome je malpi ol dudek belgaj frankoj.
La libro pri kiu temas nomiĝas «SchidlofFs Zakwoordenboekjes: Esperanto», eldonita de la firmo H. Meulenhoff de Amsterdam, kaj kies verkadon ni ŝuldas al samideano C. L. De Veer, kiu ege zorge ĝin kunmetis.
Lia vortaro enhavas preskaŭ 600 paĝojn de malgranda teksto sur du kolonoj, kaj citas la vortojn kun tiuj, kiuj devenas de ĉiu radikvorto.
Plie tiu vortaro estas precipe rekomendinda, ĉar ĝi eniiavas por preskaŭ ĉiuj cititaj vortoj, ampleksan liston de esprimoj kaj frazetoj en kiuj la vorto estas uzata, kun speciala signifo. Tio permesas al ĉiu lernanto trovi la signifon de ĉiuj iom komplikitaj esprimoj kaj ankaŭ traduki mem ĉiujn siajn pensojn.
Ni ankaŭ povas atentigi niajn flandrajn samideanojn pri la fakto, ke la verkisto sin apogis por la kunmeto de la vortlisto de la Nederlanda-Esperanto parto kaj por ia traduko en Nederlanda lingvo sur la «Groot Woordenboek der Nederlandsche Taal» de Van Daele, tiel ke la flandrano same kiel la Holandano, retrovas en ĝi siajn apartajn esprimojn, kaj ke tiu eldono same bone taŭgas por niaj provincoj kiel por niaj Nordaj najbaroj.
Diru ni ankoraŭ, ke tiu libro, kiu estas ankaŭ bona lernolibro por komencantoj, aspektas belete enŝovita en grizkolora koverto kun verda surpreso. ” |