Mezepoka juda preĝdomo en Buda

La mezepoka juda preĝdomo en Buda estas nun muzeo, kiu prezentas vivon de judoj ĝis fino de la turka okupado.

Mezepoka juda preĝdomo en Buda

Historio redakti

Judoj kaj ankaŭ aliaj popoloj venis al Buda post invado de la tataroj en 1241. Laŭ la kutimoj la judoj formis propran kvartalon inter la urbomuroj. Dum la longa historio la judoj estis ĉiam viktimoj de diskriminacioj kaj perfortoj, tamen en la 16-a jarcento en Buda vivis la plej granda juda komunumo en Hungario tiutempe disigita al 3 partoj. Latina dokumento mencias "Synagoga Judeorum"-on en la 14-a jarcento, kiun arkeologoj trovis sub la pavimoj. Ankaŭ la tombejo estis trovita, la plej malnova tomboŝtono montras la datumon 1278. La restaĵoj estis kovritaj per ruinaĵoj, ja kelkfoje okazis sieĝoj. Oni trovis gravuraĵon sur la preĝdomo: (שא kaj פ), signifanta: "1541, la templo estas 80 jara". La mezepoka juda preĝdomo troviĝis laŭ strato "Táncsics Mihály" nro 26 kaj havas la nomon "Malgranda Mendel domo". Ĝi estis preĝdomo de judoj dum dominado de turkoj. La muzeo prezentas kelkajn restaĵojn ankaŭ el la "granda sinagogo de Buda". Pentraĵoj restis el la 17-a jarcento.

Fontoj redakti

  • germana Vikipedio