Miĥail Povorin

kantisto

Mikaelo (Miĥail) POVORIN (naskiĝis la 18-an de marto 1962) estas Esperanta bardo el Moskvo, la ĉefurbo de Rusio. Li kreas ankaŭ popmuzikon, verkas poemojn kaj tradukas. Mikaelo havas en sia koncerta repertuaro ĉirkaŭ 50 kantojn, plejparte originalajn. Inter ili estas "Mia kara amik'" dediĉe al la dueto Ĵomart kaj Nataŝa kaj "Fajrereto", ilin ambaŭ kantas la dueto. Krome, li scias kaj ofte kantas en renkontiĝoj multajn kantojn, kiuj delonge estas tradiciaj por rusiaj esperantistoj.

Miĥail Povorin

konata rusia esperanto-poeto ka kantisto
Persona informo
Naskiĝo 18-a de marto 1962
en Moskvo, Soveta Unio
Lingvoj Esperanto
Nacieco ruso
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Unu el la plej interesaj muzikaj trovaĵoj de Mikaelo estas karaokeo en Esperanto, kiun krome faras membro de la Pinarbara Esperanta Grupo en Brazilo (kaj lastatempe ankaŭ aliaj esperantistoj).

En julio 2006 estis eldonita dudiska kolekto de la plej bonaj kaj plej novaj kantoj de Miĥail Povorin. Ĝi estas aĉetebla ĉe Vinilkosmo. Recenzo Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine fare de Glebo Malcev en La Ondo de Esperanto.

Mp3-dosieroj: http://www.musicexpress.com.br/povorin_eo[rompita ligilo]

Kantoj kaj albumoj redakti

Kantoj de OkSEJT-39 redakti

Partoprenis per kantoj kaj kantado.

redakti

DISKO 1 “VERULA SEZONO” DISKO 2 “REVULA SEZONO”
  1. Epigrafo
  2. Printempa melankolio
  3. Animperturbo
  4. Intime
  5. Rigardo tra la fenestro
  6. Revenas bela tempo
  7. Kiam haltas murhorloĝo
  8. Lipoj
  9. Al stelo
  10. Sonorilo
  11. La homo sur strato
  12. Amikoj nin forlasas
  13. Florvendistino
  14. Tendara lulkanto
  15. Bariloj kaj truoj
  16. Velura sezono
  17. Se eblus rekomenci la vivon
  18. Bal-ado
  19. Fajrereto
  20. Mia kara amik'
  1. Nekonkreta homo
  2. Vi kaj mi
  3. Menta odor'
  4. Du koloroj
  5. La bona humoro
  6. Glafira
  7. Kanto pri nenio
  8. Siringa tango
  9. Vesperoj en tendaro
  10. Jam tempas
  11. Desperanto
  12. Stranga danco
  13. La lasta tago de aŭgusto
  14. Dediĉe al bovino
  15. Miss Esperanto
  16. Valso de vojaĝantoj
  17. La pluvo
  18. Por kio?
  19. Pli bonas
  20. Adiaŭa kanto

Eksteraj ligiloj redakti

Hejma paĝaro de Mikaelo: