Michael J. Irwin

brita astronomo

Michael J. IRWIN estas brita astronomo, direktoro de la Divido pri Astronomia Enketo de la Universitato de Kembriĝo, malkovrinto de la nana galaksio de la Baleno kaj de la nana elipsa galaksio de la Sagitario[1]

Michael J. Irwin
Mike Irwin (dekstre) ricevas la Medalon Herschel 2012 el la manoj de Roger Davies
Mike Irwin (dekstre) ricevas la Medalon Herschel 2012 el la manoj de Roger Davies
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo astronomo • scienca esploristo
vdr

Li estas monfame konata en la fako de la traktado de optikaj kaj infraruĝaj datumoj ricevitaj dum astronomiaj enketoj. Liaj streboj en datuma traktado estis ekspluatataj de la Unuiĝinta Reĝlanda Infraruĝa Teleskopo.

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 8 asteroidojn kun Anna N. Żytkow, Iwan P. Williams kaj Alan Fitzsimmons[2] inter liaj malkovroj estas 15810 Arawn, transneptuna objekto rigardita kiel "preskaŭ satelito de Plutono".

En 2012, Michael J. Irwin estis rekompensita per la Medalo Herschel 2012 de la Royal Astronomical Society en agnosko de sia merito en observada astrofiziko.[3] Li estas ankaŭ kontribuanto al la scienca gazetaro, li verkis kaj helpis redakti plurajn fakajn librojn.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti