15810 Arawn

transneptuna objekto

15810 Arawn estas granda transneptuna objekto de la klaso de la plutonenoj: kiel Plutono ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno. La granda duonakso de ĝia orbito estas 5,874 miliardoj da km, ĝia diametro estas taksata je 127 km sur bazo de supozita albedo de 0,09.[1]

15810 Arawn
Transneptuna objekto
astronomia simbolo
astronomia simbolo
resonant trans-Neptunian object
Oficiala nomo (15810) 1994 JR1
Aliaj nomoj 15810 Arawn
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrintoj A. N. Żytkow kaj M. J. Irwin
Dato de malkovro 12-a de majo 1994
Loko de malkovro La Palma (Hispanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,874 Tm (39,265 AU)
5,192 Tm (34,709 AU)
6,555 Tm (43,821 AU)
Discentreco 0,1160
Meza anomaliangulo 28,452°
Klinangulo 3,808°
Periodo 89867,465 tagoj (246,044 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
144,6798°
Argum. de periapsido 101,013°
Terdistanco
- Minimuma

5,041 Tm (33,699 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 127 km[1]
Rotacia periodo 5,49 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,09 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 7,7
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 12-an de majo 1994 de la pola astronomino Anna N. Żytkow kaj de la astronomo Michael J. Irwin per la teleskopo Isaac Newton de la Observatorio de Roque de los Muchachos (La Palma, Insuloj Kanarioj, Hispanio).

Orbito redakti

Ĝi nuntempe restas en pozicio preskaŭ stabila rilate al Plutono kaj estas foje rigardita kiel "preskaŭ satelito de Plutono".[2][3] Tiu stabileco rezultas ne de la altiro de Plutono, sed de la orbita resonanco kun Neptuno.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Arawn, mita reĝo de Annwvyn en la kirma kelta mitologio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (15001 - 16000)Poste:
(15809) 1994 JS15810 Arawn15811 Nüsslein-Volhard