Michael Knab (ankaŭ Majstro Miĥaelo; naskiĝinta proksimume 1340/50; mortinta post 1399) estis aŭstra konstruestro fine de la 14-a jarcento por duko Albreĥto la 3-a de Aŭstrujo.

Michael Knab
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1300 (1300-01-01)
Morto 30-an de novembro 1399 (1399-11-30) (99-jaraĝa)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
„Ŝpinistino ĉe la kruco“, bildkolono de Michael Knab

Verkoj redakti

Michael Knab starigis ekde 1382 ĝis 1384 la bildokolonon „Ŝpinistino ĉe la kruco“ (vidu apudan bildon) en Wiener Neustadt. Pro tio oni supozas ankaŭ lian aŭtorecon por simila „Ŝpinistino ĉe la kruco“ starigita en 1375 en Vieno, tamen tio ne estas pruvebla.[1]

Por Albreĥto la 3-a li kreis la iaman akvokastelon en Laxenburg (Malsupra Aŭstrujo, kiu poste estis barokigata. Krom tio li starigis laŭ komisio de duko Leopoldo la 3-a la kastelon en Wiener Neustadt. Unu el liaj lastaj verkoj estus la planado de la la laŭlonga domo de la preĝejo Maria ce la Riverbordo (antaŭ 1397).

Ĝis proksimume 1395 iu Majstro Miĥaelo direktis la konstruadon de la katedralo Sankta Stefano en Vieno, kiun oni tradicie identigis kun li, tamen pri tio ne ekzistas certaj fontoj.[2] Precipe la supozon de plano devenanta de li por la malsupraj etaĝoj de la suda turo ekestintaj inter 1379 kaj 1395 oni nun konsideras kiel malaktualiĝintan.[3].

Literaturo redakti

  • Elisabeth Hassmann: Meister Michael. Baumeister der Herzoge von Österreich. Doktortezo ĉe la Universitato de Vieno 1996, Böhlau Verlag Vieno 2002, ISBN 3-205-99354-3.

Referencoj redakti

  1. Felix Czeike, Historisches Lexikon Wien, noto "Spinnerin am Kreuz, volumo 5, p. 268
  2. Dehio Wien I, p. 174
  3. samfonte, p. 182

Ligoj redakti