Michael Parler estis ŝtontajlisto de la gotiko el la familio Parler. Li estis filo de Heinrich Parler la pli maljuna kaj frato de Peter Parler kaj Johann Parler la pli maljuna. Pri Michael Parler nur malmulte estas konata. Verŝajne li iris kune kun sia frato al Bohemujo, lia restado en Goldenkron estas dokumentita por la jaro 1359. Pli malfrue li restadis en Prago, kie li estas dokumentita ĝis 1383. Pri liaj verkoj kiel ŝtontajlisto neniu detala estas konata, nek oni konas majstromarkon de li.

Michael Parler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01) (624-jaraĝa)
Familio
Patro Heinrich Parler la pli aĝa
Frat(in)oj Peter ParlerJohann Parler la pli aĝa
Okupo
Okupo skulptistoŝtontajlisto
vdr

Michael Parler ne estas intermiksenda kun la samnoma nevo de Peter Parler, kiu 1383 verkis pri la katedralo de Strasburgo, nek kun Michael Parler el la familia branĉo el Ulm, kiu estas menciita lige kun la konstruo de la katedralo de Ulm.

Literaturo redakti

  • Reinhard Wortmann: Die Parlerkonsolen des Ulmer Münsters. Ein Betrag zur Baugeschichte des Langhauses. En: Bonner Jahrbücher, CLXX, 1970, 289-311.
  • Reinhard Wortmann: Hallenplan und Basilikabau der Parler in Ulm. 600 Jahre Ulmer Münster, 1977, 101-125.
  • Gottfried Hauff: Zur Konservierung der Chorportale des Heilig-Kreuz-Münsters in Schwäbisch Gmünd, 1989, 42, 3, 252-254.