Heinrich Parler la pli aĝa

Heinrich PARLER la pli aĝa (naskiĝinta inter 1300 kaj 1310; mortinta en 1370 supozeble en Schwäbisch Gmünd), ankaŭ nomita Parlerius, estis germana arĥitekto kaj preĝeja konstruestro de gotika arĥitekturo el la konstruestra familio Parler. Li estis patro de Peter Parler.

Heinrich Parler la pli aĝa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1310 (1310-01-01)
en Kolonjo
Morto 1-an de januaro 1370 (1370-01-01) (60-jaraĝa)
en Schwäbisch Gmünd
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Peter ParlerJohann Parler la pli aĝaMichael Parler
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto • Konstruestro
vdr
Sudokcidenta vidaĵo de la laŭlonga domo de la katedralo de Gmünd

Vivo redakti

Heinrich Parler eble havus fraton nomita Majstro Petro de Reutlingen, kiu supozeble konstruis du preĝejojn en Reutlingen. Li eble estis nomdona por la filo de Heinrich Peter Parler, unu el la plej gravaj konstruestroj de gotika arĥitekturo. Lia plej aĝa filo estis Johann Parler la pli aĝa, kiu i.a. laboris ĉe la katedralo de Bazelo kiel konstruestro.[1]

Verkaro redakti

Heinrich, kiu supozeble originis el Kolonjo, konstruis la arthistorie gravan unuan grandan halopreĝejo en suda Germanujo. Ĝi estas la unua verko de la konstruestra familio Parler. Li transprenis ĉe la katedralo en Schwäbisch Gmünd la konstruestradon inter 1325 kaj 1330; lia nomo estas skribita en dokumento el la jaro 1356. Por la preĝejo estinta ekde 1315 li ŝanĝis la konstruplanon. En 1351 li komencis konstrui la ĥorejon, kiu jam montras prilaboritajn konstruŝtonojn gotikstilajn. Heinrich ankaŭ laboris en Kolonjo kaj sian filon Peter li ne nur edukis, sed ankaŭ laboris kun li tie kaj ĉe la katedralo de Gmünd. La konsekradon de ĉi tiu katedralo li ne travivis: tio okazis nur en 1410.

Necertaj verkoj de Heinrich estas la ĥorejo de la preĝejo Dipatrino en Nurenbergo, la ĥorejo de la katedralo de Aŭgsburgo kaj la plano por la katedralo de Ulm.

Referencoj redakti

  1. Allgemeine Deutsche Biographie: p. 178

Literaturo redakti

  • Alfred Klemm: Parler. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 25, Duncker & Humblot, Lepsiko 1887, pj. 177–182.
  • Barbara Schock-Werner: Parler, Heinrich. En: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 20, Duncker & Humblot, Berlino 2001, ISBN 3-428-00201-6, p. 70 sj.