Malfermi la ĉefan menuon

Katedralo de Schwäbisch Gmünd

(Alidirektita el Katedralo de Gmünd)
Laŭlonga navaro de sudokcidento (ekde 1330)

La katedralo de Schwäbisch Gmünd (ger.: Heilig-Kreuz-Münster en Schwäbisch Gmünd estas gotika preĝejo konstruita ekde 1320 kiel romkatolika paroĥopreĝejo anstataŭ proksimume 200 jarojn pli aĝa antaŭanta konstruaĵo. La katedralo estas arthistorie grava kiel praverko de la arĥitekta familio Parler kaj kiel unua granda halopreĝejo en suda Germanujo. Estas unu el la unuaj reprezentantoj de aparta gotika arĥitekturo en Germanujo. La nomo "katedralo", germane Münster, ĉi tie ne signifas sidejon de episkopo, sed pli ĝenerale aparte gravan, grandan preĝejon.

KonstruhistorioRedakti

 
Unua fundamentŝtono de la ĥorejo ĉe la norda ĥorportalo
  • Proks. 1330–1341: laŭlonga navaro
  • 1351–1410: ĥorejo
  • 1491–1504: ĥoreja volbo
  • 1497: kunfalego de la romanikaj ĥorejaj flankoturoj de la antaŭa domo; ili ne estis anstataŭata.
  • 1504–1521: volbo sur la laŭlonga navaro
  • 1552: renesanca galerio en la okcidenta navero de la laŭlonga domo
  • 1769: baroka firstotureto

MezurojRedakti

La katedralo inkluzive la firstotureton altas 51 metrojn, je kio la alteco ĝis la tegmento estas die 22 metroj, de la tegmento 19 metroj kaj de la firstotureto 12 metroj. La longeco de la katedralo estas 78 metroj, el kiuj la laŭlonga navaro tenas 45 metrojn kaj la ĥorejo 33 metrojn. La navaro larĝas 24 metrojn, la ĥorejo 28 metrojn.

Klasifikado laŭepokeRedakti

En la katedralo oni troviĝas plurajn stilojn. La laŭlonga domo estis konstruata dum la gotika epoko kiel unu el la grandaj halopreĝejoj, la ĥorejo kun absidokapelaro devenas el la malfrua gotiko. La konstruformo halopreĝejo kun absidokapelaro estas apartaĵo de suda Germanujo, kaj ĉi tiu preĝejo estas unu el ĝiaj ekzemploj. La parton de la absido, kiun detruis la enfalego de la turoj, oni starigis laŭ stilo de fina gotiko: Je la komenco de la renesanca epoko oni konstruis laŭ gotika stilo, enmiksante en la gotikajn ankaŭ renesancajn karakterizaĵojn. Tio ĉi rekoneblas tre bone je la ŝtupartureto apud la sakristio. La galerio stile fariĝis renesanca, la firstotureto baroka.

Apartaĵoj de la konstruoRedakti

 
Malfrugotika retovolbo de la ĥorejo (ekde 1491)

La katedralo estas gotika halopreĝejo. La eksteraj muroj estas konstruitaj laŭ masiva konstrumaniero, kio tiuepoke ne plu estis kutima:Gotika arĥitekturo preferis skeletan konstrumanieron, ĉar tiu ĉi ebligis pli kaj pli grandajn fenestrojn. Tiu ĉi enlasas pli da lumo, kio estis grava por la gotika spirito. La fenestroj tie estas tiel formitaj, ke malgraŭ masivaj portomuroj la interno estas bone tralumata. Tio je halopreĝejoj estas pli malfacila, ĉar ili ja ne disponas fenestrozonojn en la supraj muroj de la meznavo. Ankaŭ la fenestrozono de la ĥorejo ekestis laŭ masivkonstruo, nur la absidokapelojn, la trezorejon, la Schreyer-Kapelon kaj la sakristion oni konstruis laŭ skeleta konstrumaniero, ekkonebla ekzemple ankaŭ je la grandaj fenestroj plenigaj la pokaze tutan facon. La malsupra parto de la ĥorejo konstistas el pintarkaj arkaĵoj apogantaj la fenestrozonon. Escepton prezentas la trezorejo pro la plenmasiva konstrumaniero. De ekstere la fasadon apogas kontraŭfortaj pilastroj, kiujn kronas pinakloj kaj kies angulaj pilastro ĉe la okcidenta fasado staras diagonale kontraŭ la fasado. La volbon oni konstruis okdek jarojn post konsekrado de la preĝejo nur pro ornamaj celoj, do ĝi estas aparte ornamriĉa. La abunda, pompa retovolbo en la ĥorejo kun siaj elspezigaj ŝlosoŝtonoj estas rigardata kiel aparta reprezentanto siaepoka. En la interno 22 pilastroj portas la volbon.

La tegmento estas ekde okcidento gablotegmento, al kiu en la oriento super la ĥoreja finaĵo alligas tendotegmento. La kapeloj de la absidokapelaro havas pupitrotegmentojn. La ĥorejo mem estas sep-dekduona halo-ĥorejo, kio signifas, ke la ĥorejo antaŭe formas per sep anguloj duoncirklon, kiu entute formas dekdu-angulon.

Alia apartaĵo, kiu nun ne plu estas evidenta, rilatas kun la iamaj turoj de la katedralo. Malgraŭ ilia ekzisto oni konstruis la tegmenton de la laŭlonga domo kaj de la ĥorejo samnivele tiel, ke ligo post la katastrofo eblis. Ankaŭ oni ne interfiksis la turojn kun la katedralo, kion oni nun rigardas kiel indiko, ke la ekzista solvo kun la du romanikaj turoj ne celis eternecon. Krom tio ĉi tiu solvo signifis la savon de la resta katedralo. Se la turoj kun ĝi estus interkroĉitaj, tio estus kaŭzinta ankaŭ la kunfalegon de la tuta katedralo.

 
Timpano de la ĥoreja suda portalo (proks. 1360)

Ke la interno plejparte konsistas el mezuroj trionigeblaj, verŝajne ne dedukteblas de la sankteco de la nombro tri, kiel ofte asertite, sed de la baza mezuro de Parler, kiu supozeble havas 32 centimetrojn. Ekzemple la skulptitaj konzoloj ĉe la norda portalo de la laŭlonga domo mezuriĝas 32 centimetrojn, la fenestrokornicoj de la ĥorkapeloj 64 centrimetrojn, kaj ankaŭ je multaj enkonstruitaj ŝtonkvadroj aperas la longeco da 32 centimetroj. Krom tio estas konstateble, ke la kvadratiga skizo de la ĥorejaj plano, portalo kaj muro en la centro enhavas kvadraton da 32 centimetroj.

La katedralo estas konstruita el sabloŝtono el la ĉirkaŭaĵo de Schwäbisch Gmünd kaj el ligno. Problema estas la sabloŝtono, kiu estas akvoenprenema kaj kiun atakas la aera polucio, kio limigas ĝian vivodaŭron. En nia poluema epoko tio ĉi pli kaj pli kaŭzas kostojn por la konservado resp. riparado de la domego.

LiteraturoRedakti

  • Anton Nägele: Die Heiligkreuzkirche in Schwäb. Gmünd. Ihre Geschichte und ihre Kunstschätze, Schwäbisch Gmünd, Verein zur Wiederherstellung der Heilig-Kreuzkirche, 1925
  • Anton Nägele: Das Gmünder Münster: ein Führer durch die Hl. Kreuzkirche in Schwäbisch Gmünd, Benno Filser Verlag, Augsburg 1926
  • Hermann Kissling: Das Münster in Schwäbisch Gmünd, Studien zur Baugeschichte, Plastik und Ausstattung. Geschichtsverein Schwäbisch Gmünd 1975 (Digitalisat UB Heidelberg).
  • Norbert Bongartz: Das Heilig-Kreuz-Münster in Schwäbisch-Gmünd – ein aktueller Problemfall. En: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 5. Jg. 1976, Heft 1, S. 19–22
  • Münsterbauverein Schwäbisch Gmünd (eldoninto): Heilig-Kreuz-Münster zu Schwäbisch Gmünd, Einhorn-Verlag, 1987, ISBN 3-921703-43-3.
  • Monika Boosen: Das Heilig-Kreuz-Münster in Schwäbisch Gmünd. Einhorn-Verlag, Schwäbisch Gmünd 1999, ISBN 3-927654-69-8.
  • Stefan Timpe: Gegen den "Zahn der Zeit": zur Restaurierungspraxis am Heilig-Kreuz-Münster in Schwäbisch Gmünd im 19. und 20. Jahrhundert, Eldonite de la urba arĥivo de Schwäbisch Gmünd: Einhorn-Verlag, 2001; ISBN 3-927654-89-2
  • Richard Strobel, Landesdenkmalamt Baden Württemberg: Die Kunstdenkmäler der Stadt Schwäbisch Gmünd. Band 1, Stadtbaugeschichte, Stadtbefestigung, Heiligkreuzmünster; Deutscher Kunstverlag, München 2003; ISBN 3-422-06381-1.
  • Marc C. Schurr: Die Baukunst Peter Parlers. Der Prager Veitsdom, das Heiliggeistmünster in Schwäbisch Gmünd und die Bartholomäuskirche zu Kolin im Spannungsfeld von Kunst und Geschichte. Thorbecke, Stutgarto 2003, ISBN 3-7995-0127-4
  • Marc C. Schurr: Das Heiligkreuzmünster als Schöpfungsbau der mitteleuropäischen Spätgotik, in Einhorn-Jahrbuch Schwäbisch Gmünd 2006, Einhorn-Verlag, Schwäbisch Gmünd 2006, ISBN 978-3-936373-29-5; S. 177-190
  • Hubert Herkommer; Johannes Schüle: Botschafter der Lüfte: die Wasserspeier am Heilig-Kreuz-Münster in Schwäbisch Gmünd, Hrsg. vom Stadtarchiv Schwäbisch Gmünd in Verbindung mit dem Münsterbauverein, Schwäbisch Gmünd : Stadtarchiv, 2010 ISBN 978-3-9813675-0-8
  • Wolfgang Mayer: Abbau und Wiederaufbau der Chorstrebepfeiler am Heilig-Kreuz-Münster, Schwäbisch Gmünd. En: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 19. Jg. 1990, kajero 2, p. 72s.
  • Richard Strobel: 650 Jahre Chor des Heiligkreuzmünsters in Schwäbisch Gmünd. 1351-2001: Architektur und Skulptur als Zeugnisse der Parlerzeit. En: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 30. Jg. 2001, kajero 2, pj. 85-94.

Eksteraj ligilojRedakti