Volbo

arkitektura termino por arka formo uzata por provizi spacon per plafono aŭ tegmento
(Alidirektita el Retovolbo)

Volbo en la arĥitekturo kaj konstruteĥniko estas arkoforma parto de konstruaĵo (ekzemple plafono de ĉambroarko de ponto), konstruita per ŝtonoj de tiaj formoj kaj aranĝo, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la profundo.

kupola volbo sur tamburo
1:ŝlosoŝtono 2: 3: 4: 5:Impoŝto 6: 7: 8: 9:

Laŭ Francisko Azorín volbo estas Arka masonaĵo por kovri spacon.[1] Li indikas etimologion el la latina voluta (envolvita). Kaj li aldonas liston de terminoj por volbotipoj, unue laŭ la formo kaj fine laŭ la uzita materialo: nome plata, cilindra, konusa, revolua, sfera, elipsoida, paraboloida, tora, helica, pavilona, nervura, panelita, ŝtona, brika, betona, metala.[2]

Historio redakti

Terminoj redakti

Statiko redakti

Formoj redakti

Retovolbo kaj ventumilvolbo redakti

Se la volboripoj plurfoje interkruciĝas kiel la fadenoj de reto, oni diras retovolbo.

Ventumilvolbo, ankaŭ palmovolbo, disradia volbo[3] ekestas, se de la abutmentoj ĉe la muro deiras pli ol tri ripoj, pro kio po navero ne plu formiĝas la krucformo de la krucripovolbo, sed du ventumiloj, radioforme strebantaj unu kontraŭ la alia. Anglaj ventumilvolboj konsistas el konusformaj masonitaj ŝeloj supriĝaj de la ripokomencoj. Iliajn interspacojn oni kovris volbomeze per horizontaj platoj.[4]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 212.
  2. Azorín, samloke.
  3. Hans Koepf: Bildwörterbuch der Architektur (= Kröners Taschenausgabe. Bd. 194). 2-a eldono. Kröner, Stutgarto 1974, ISBN 3-520-19402-3, p. 284.
  4. Walter C. Leedy: Fan vaulting. A study of form, technology, and meaning. Scolar Press, London 1980.

Literaturo redakti

  • Hans Koepf: Bildwörterbuch der Architektur (= Kröners Taschenausgabe. Bd. 194). 2-a eldono. Kröner, Stutgarto 1974, ISBN 3-520-19402-3, p. 284.
  • Walter C. Leedy: Fan vaulting. A study of form, technology, and meaning. Scolar Press, Londono 1980

Vidu ankaŭ redakti