Malfermi la ĉefan menuon

Nervuro (france nervure, itale nervatura, angle rib, germane Gewölberippe) en la lingvaĵo de arkitekturo estas arkoforma konstruero de volbo el natura ŝtono de ronda diametro - aŭ en fake tre konciza difino de Plena Ilustrita Vortaro "elstara ronda modluro".

Nervuroj havas statike signifan funkcion stabiligi kaj porti volbon aŭ kupolon. Ili ne en ĉiuj kazoj videblas, sed ankaŭ povas poziciiĝi en aŭ super la volba "ŝelo", kvankam plej ofte ja videblas la prilaborita profila parto de nervuro sub la volba ŝelo. Fine de la gotika epoko nervuroj ankaŭ konstruiĝis sen statika funkcio, nur por dekoraj celoj.

Laŭ Francisko Azorín nervuro estas Arkaĵo, formanta kun aliaj reton por subteni panelitan volbon. Elstara cilindreto, prismo, alo, ĉe iu ajn surfaco.[1] Li indikas etimologion el la greka neur (nervo) kaj de tie la latina nervus.[2]

Rimarkindas la kurioza etimologio de tiu koncepto en tre diversaj lingvoj, plej ofte kun rilato al koncepto nervo. Ja, simile al maniero kiel nervoj transportas en la korpoj la esencajn ordonojn por subteni la vivon kaj movon de estaĵo, tiel la nervuroj subtenas la pezon de la ŝirmaĵojn, kupolojn, tegmentojn ktp., do estas same esencaj por la estaĵoj, kiuj konsistas el konstruaĵoj.

GalerioRedakti

Jen tuta vico de fotoj pri volboj el gotikaj konstruaĵoj, kiuj bone elstarigas la nervurojn:

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 149.
  2. Azorín, samloke.

BibliografioRedakti

  • Hans Köpf: Bildwörterbuch der Architektur. 3. Auflage. Alfred Kröner, Stuttgart 1999, ISBN 3-520-19403-1, S.