Mieczysław Michałowicz
Mieczysław MICHAŁOWICZ, ankaŭ Menasze Michajłowicz (naskiĝinta la 17-an de junio 1872 en Melitopolo, mortinta post 1935), estis pola violonisto kaj muzikpedagogo.
Vivo
redaktiMichałowicz komencis la trejniĝon ĉe Stanisław Barcewicz en Varsovio kaj daŭrigis ĝin je Sankt-Peterburga Konservatorio ĉe Lipót Auer. Reveninte li instruis violonludadon kaj ĉambran muzikon je la Varsovia konservatorio.
Inter liaj disĉiploj estis Bronisław Huberman, Szymon Goldberg, Roman Totenberg, Henryk Szeryng, Josef Hassid kaj Ida Haendel[1]. En 1935 Michałowicz estis ĵuriano ĉe la unua Henry-Wieniawski-violonkonkurso en Varsovio. Pri la resto de la vivo nenio estas konata. Verŝajne mortis li dum holokaŭsto.
Eksteraj ligiloj
redakti- biografio ĉe Wirtualny Szetl
Notoj
redakti- ↑ Waldemar Piasecki: "Ida Haendel, legenda światowej wiolinistyki." - Ĉe: Tygodnik Przeglad, 29.10.2006