Miedes de Aragón

municipo en Zaragozo

Miedes de Aragón [MJEdes dearaGON] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Miedes de Aragón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 425  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 1° 29′ U (mapo)41.2574212-1.4915584Koordinatoj: 41° 15′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 758 m [+]
Areo 55,382849 km² ( 553 8.2 849 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Miedes de Aragón (Provinco Zaragozo)
Miedes de Aragón (Provinco Zaragozo)
DEC
Miedes de Aragón
Miedes de Aragón
Situo de Miedes de Aragón
Miedes de Aragón (Hispanio)
Miedes de Aragón (Hispanio)
DEC
Miedes de Aragón
Miedes de Aragón
Situo de Miedes de Aragón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miedes de Aragón [+]
vdr

Geografio redakti

Miedes de Aragón estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi limas laŭhorloĝe el sudo kun Villafeliche, Montón, Fuentes de Jiloca, Sediles, Ruesca kaj Codos.

La loĝloko Miedes de Aragón mem estas je 89 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 758 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles estante la kvara loĝloko tie antaŭ la enfluejo en la riveron Jalón ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksima loĝloko estas Mara.

Historio redakti

 
Preĝejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estis kastelo en la Mezepoko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Miedes de Aragón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 429 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo, turo, konvento, ermitejo, krucmonumento "peirón", kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti