Miguel Faílde

Kuba muzikisto

Miguel Ramón Demetrio Faílde y Pérez (naskiĝinta la 23-an de decembro 1852 en Matanzas; mortinta la 26-an de decembro 1921 samurbe) estis kuba muzikisto kaj kreinto de la

Miguel Faílde
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1852 (1852-12-23)
en Matanzas
Morto 26-an de decembro 1921 (1921-12-26) (69-jaraĝa)
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo muzikistokomponistodirigento
vdr

danzono, la nacia danco de Kubo.

Muzikista vivo redakti

Miguel Faílde, kies gepatroj estis Cándido Faílde, devena de Galegujo, kaj Justa Pérez, mulato el Matanzas, ricevis unuan instruon de sia patro, kiu malkovris lian taŭgecon por la muziko. Li regis la korneton en la junaĝo de dek du jaroj kaj kiam lia patro mortis, li studis danke al sia pli aĝa frato ĉe Federico Peclier, profesoro de la Konservatorio de Parizo. Li direktis la muzikbandon de la fajrobrigado en sia naskiĝurbo Matanzas. Jarojn poste, en 1871, li formis sian propan muzikbandon nome "La Orquesta de Miguel Faílde", kiu ludis dum 50 jaroj kaj per kiu li ĝuis grandan popularecon en la loko. Miguel ludis krome kontrabason kaj vjolon, kaj kvankam li ne estis pianisto, li interpretis komplikajn pecojn per piano. Li ankaŭ instruis muzikon en sia domo kaj kunlaboris kune kun amiko la eldonon de semajna gazeto literatura, kiu nomiĝis Ideas Nuevas [novaj ideoj], kiu devenis de renkontiĝoj, kiujn li tenis kun intelektuloj en presejo.

La kreinto de la danzono redakti

Li estis – por la gloro de la kuba muziko - la kreanto de la danzono, la nacia danco de Kubo kaj deduktita de la kontraŭdanco. La unua peco ĉi-ĝenra tenis la nomon "Las alturas de Simpson", kiun Miguel unuafoje prezentis la 1-an de januaro 1879 en la urba gimnazio, ricevante grandan akceptemmon kaj sukcesojn ene de tre mallonga tempo. El inter liaj multaj komponaĵoj, kiuj ne nur estis danzonoj, aparte elstaras "Las alturas de Simpson", "La diosa japonesa", "Cuba libre", "Yo me voy para el otro mundo", "Los mascavidrios", "El mondonguito", "Antón Pirulero", "La serenata de Schubert", "Figurín, se acabó el merengue", la "Jota aragonesa", "Piña", "Mamey y zapote". Lia nevo Osvaldo Castillo Faílde kolektis almenaŭ 144 danzonojn komponitajn de li.

Vidu ankaŭ redakti