Miguel Wansing Lorrio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Miguel Wansing Lorrio (naskiĝis en 2001, denaska parolanto kaj de la germana kaj la hispana) estas germana infana aktoro. Li unuafoje aktoris en epizodo de 2008 el la televida serio "112 - Sie retten Dein Leben" pri fajrobrigada aktivado, kaj tri jarojn pli poste publike revideblis en la filmoj Die Könige der Straße kaj Nina Undercover - Agentin mit Kids de 2011. Aparte li tamen konatiĝis per la porinfana kineja filmo Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan, filmita en somero 2009 kiam Miguel estis ok-jara, kaj kineje publikigita post intensa animaciigo nur du jarojn poste, en 2011. En la filmo li havis la rolon de Leon, la eta frato de la ĉefrolo Lilli. En unua volumo de la filma sukceso, filmo nomata Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, lian rolon havis la unu jaron pli aĝa kolego Sami Herzog.

Miguel Wansing Lorrio
Persona informo
Naskiĝo en 2001
Profesio
Okupo infana aktoro vd
vdr

Eksteraj ligiloj redakti