Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sami Herzog [zami hercok] (naskiĝis la 25-an de februaro 2000(nun 2000-02-25) en Munkeno, do nun 19-jara) estas germana infana aktoro. Li unuafoje aktoris en la porinfana kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en somero 2007 kaj kineje publikigita post intensa animaciigo nur du jarojn poste, en 2009. En la filmo li havis la rolon de Leon, la eta frato de la ĉefrolo Lilli. Laŭdire la filmprodukta firmao trovis la sep-jarulon por tiu rolo en la paŭzejo de sia elementa lernejo. En la daŭrigo de la filma sukceso, filmo nomata Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan, lian rolon transprenis la unu jaron pli juna kolego Miguel Wansing Lorrio. Aldoniĝis pluraj voĉaj projektoj lige al la kineja filmo, kaj komence de la jaro 2012 ankoraŭ epizodo de la krimfilma televida serio "SOKO Stuttgart".

Sami Herzog
Sami Herzog.jpg
Naskiĝo la 25-an de februaro 2000(nun 2000-02-25), do nun 19-jara
en Munkeno
v  d  r
Information icon.svg

Eksteraj ligilojRedakti