Mihály Korbuly [mihAj korbuj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korbuly Mihály estis hungara kemiisto.

Mihály Korbuly [1] naskiĝis la 9-an de julio 1868 en Tótbánhegyes. Li mortis la 18-an de januaro 1939 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Korbuly frekventis gimnaziojn en Arad kaj Szarvas, poste armean lernejon, kie li iĝis leŭtenanto en 1890. Tamen li plulernis en Zuriko akiranta 2 diplomojn en 1901 kaj 1902. Post la diplomoj li eklaboris en Budapeŝto en laborejo pri furaĝoj. En 1904 li studvojaĝis, poste li havis riĉajn spertojn pri bredado de fiŝoj kaj purigado de kloakoj. En 1906 oni establis laborejon pri la menciitaj temoj, kies estro estis Mihály Korbuly inter 1907 kaj 1933, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri efikoj al fiŝoj pro la industriaj kloakaĵoj.

Elektitaj artikoloj redakti

  • A vízszennyezésekről különös tekintettel a halakra
  • Az ipari szennyvizek és azok hatása a halakra. Szulfitcellulozegyári szennyvizek. (1912)

Fontoj redakti