Mihály KOROM [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korom Mihály estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, policoficiro.

Mihály Korom [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1927 en Mindszent. Li mortis la 3-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Korom frekventis bazlernejon, poste li faris kamparanajn laborojn. Li aliĝis al la komunistoj en 1945, poste li havis postenon en la polico. Li frekventis polican akademion, poste partian lernejon, paŝo post paŝo li havis pli signifajn postenojn. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li aliĝis al stabo de János Kádár, poste li frekventis partian altlernejon en Moskvo. En 1959 li akiris diplomon, post jaroj li estis ĉefo de la limgarda gvardio. Inter 1966 kaj 1978 li estis ministro pri justico. Li pensiuliĝis en 1985, sed pli frue li longe havis diversajn partiajn postenojn. Li estis parlamenta deputito inter 1985 kaj 1989.

Fontoj redakti