KELLER Miklós (pr. keler miklo:ŝ) estis hungara fakulo pri alkoholindustrio naskita en Arado la 30-an de oktobro 1897 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de februaro 1986.

Biografio redakti

Miklós Keller interrompis siajn jurajn studojn en Budapeŝto pro la unua mondmilito, li diplomiĝis nur en 1925 en Segedo. En 1920 li dungis sin al firmao Patzauer en Segedo. De 1927 li fabrikis en la likvorfabriko de Braun Fratoj en Budapeŝto mondfamajn specialaĵojn (Hubertus, Mária Terézia Brandy ktp.). Post 1945 li estigis la likvoron Bonbonmeggy (bonbonacida ĉerizo). Li laboris ĉe pluraj entreprenoj (Gyümölcs-Szeszipari Nemzeti Váll. 1950, Unicum Likőrgyár 1952, Gyümölcsszeszipari Tröszt 1957, Budafoki Likőrgyár 1961), instruis, organizis la fabrikadon de eksportproduktaĵoj. Li redaktis la fakrevuon Szeszipar (alkoholindustrio).

Verkoj redakti

  • Pálinka, csemegebor, pezsgő (kun László Érczhegyi, Sándor Török, Bp., 1969);
  • Borpárlat és gyümölcspálinka (Bp., 1977).

Fonto redakti