Miklós Makkai [miklOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Makkai Miklós estis hungara kegloludisto, trifoja monda ĉampiono, trejnisto.

Miklós Makkai
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1948 (1948-09-29)
en Pápa
Morto 15-an de aŭgusto 2020 (2020-08-15) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kegloludisto • sporta trejnisto
vdr

Miklós Makkai[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1948 en Pápa, li mortis la 15-an de aŭgusto 2020.

Biografio redakti

Miklós Makkai akiris teknikistan licencon kaj li faria la necesajn laborojn en la kegleja halo. Lia edzino naskis du filojn. Li ricevis urban premion unufoje.

Sporta kariero redakti

Miklós Makkai en sia aĝo 10 komencis meti la keglojn en la keglejo en sia naskiĝurbo. Baldaŭ li estis kegloludisto. Ekde 1970 li estis hungara ĉampiono trifoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 137-foje ekde 1972. Li estis la unua en mondĉampionumoj trifoje en 1980, 1986 kaj 1988 duope aŭ teame. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto same en Pápa.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti