MikrasturojArbarfalkoj estas membroj de la genro Micrastur, parto de la familio de Falkedoj. Ili estas specioj indiĝenaj de Ameriko, kiu troviĝas el Meksiko norde, suden tra Centrameriko kaj grandaj partoj de Sudameriko, kaj tiom sude kiom ĝis norda Argentino. Plej parto estas limigitaj al humidaj tropikaj kaj subtropikaj arbaroj; sed la du plej disvastigataj specioj, nome la Koluma mikrasturo kaj la Strivosta mikrasturo, havas teritoriojn ankaŭ en pli sekaj kaj pli malfermaj habitatoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mikrasturoj
(Milvago chimango)
(Milvago chimango)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspektoj redakti

Mikrasturoj, kiel plej parto de akcipitroj kiaj Accipiter (sed malkiel aliaj falkoj), estas adaptataj al viglomovo en densa kovro pli ol al rekta rapido en malferma aero, kio estas tialo por alternativa komuna nomo Arbarfalkoj. Ili havas mallongajn flugilojn, longajn vostojn kaj eksterordinare povan aŭdkapablon. Male normalaj falkoj kaj nizoj kiuj vivas en malfermaj areoj havas longajn flugilojn kaj mallongajn vostojn. Kroma adapto estas pova aŭdkapablo por ĉasi en nelumaj densaj arbaroj.

Dum ĝenerale alvide nerimarkindaj, ties kantoj estas komune aŭdataj. Ili estas timidaj kaj malfacile observeblaj kaj pro tio ili estas ankoraŭ nemulte studataj.

Manĝo redakti

Dieto estas mikso de birdoj, mamuloj (sciuroj) kaj reptilioj. Ĉasado estas ofte plenumata je maniero de akcipitro: la birdo ripozas sur ripozejo laŭ nerimarkinda sinteno kaj atendas preterpasantan predospecion, tiam elsaltas per mallonga kaj rapida persekuto. Mikrasturoj estas inventemaj, flekseblaj ĉasistoj, kaj almenaŭ kelkaj specioj (kiaj la relative longkrura Koluma mikrasturo) estas ankaŭ kapablaj kapti surterajn predojn perpiede, sekvas formikarojn por kapti la timigitajn pli grandajn insektojn aŭ ĉasontajn birdojn, aŭ uzas kantallogojn.

Depende de la specio estas granda vario pri grando de predoj. Ĉe la Koluma mikrasturo el rano (20 g) al okulmakula meleagro (Agriocharis ocellata) de 3 kg, dum ĉe la Strivosta mikrasturo el insekto (1.5 g) al kolomboj (160 g). Aliaj birdoj ĉasataj estas Ramfastedoj kaj Karacedoj.

Kutimarojn redakti

Ili preferas diversajn arbartipojn depende de la specio.

Specioj redakti

En 2002 nova birdospecio estis priskribita por la scienco, troviĝanta en la Atlantika arbaro kaj en sudorienta Amazonio de Brazilo (kaj poste konfirmata ankaŭ ĉe apudaj partoj de Bolivio). Ĝi estis nomata Micrastur mintoni, la Kamufla mikrasturo, ĉar ĝi estas fenotipe ege simila al M. gilvicollis.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Atkinson EC (1997), Singing for your supper: acoustical luring of avian prey by Northern Shrikes. Condor 99: 203-206
  • Baker AJ, Aguirre-Barrera OA, Whitacre DF, White CM (2000), First record of a Barred Forest Falcon (Micrastur ruficollis) nesting in a cliff pothole.  Ornitologia Neotropical 11: 81-82
  • Bierregaard, R. O. (1994) Species accounts - Genus Micrastur. In: Del Hoyo J, Elliott A, Sargatal J (eds), Handbook of the Birds of the World, Volume 2, pp 252–254. Barcelona: Lynx Edicions
  • Cobb J (1990), A nest of the Collared Forest-Falcon (Micrastur semitorquatus). Aves Mexicanas 2(3), 90-1:8
  • DeBenedictis PA (1996), ABA Checklist Committee Report, 1995. Birding 28: 399-405
  • Lasley GW, Sexton C, Luckner GD (1994), Texas Region. National Audubon Society Field Notes 48 (2) 224-228
  • Mader WJ (1979), First nest description for the genus Micrastur (forest-falcons).  Condor 81: 320
  • Mays NM (1985), Ants and foraging behavior of the Collared Forest-Falcon.  Wilson Bulletin 97: 231-232
  • Robinson, S.K. (1994), Habitat selection and foraging ecology of raptors in Amazonian Peru. Biotropica 26: 443-458
  • Smith NG (1969), Provoked release of mobbing - a hunting technique of Micrastur falcons. Ibis 111: 241-243
  • Thorstrom R (2000), The food habits of sympatric forest-falcons during the breeding season in northeastern Guatemala. Journal of Raptor Research 34: 196-202
  • Thorstrom R (2001), Nest-site characteristics and breeding density of two sympatric forest-falcons in Guatemala. Ornitología Neotropical 12:337-344
  • Thorstrom R, Turley CW, Ramirez FG, Gilroy BA (1990), Description of nests, eggs and young of the Barred Forest-Falcon (Micrastur ruficollis) and of the Collared Forest-Falcon (M. semitorquatus). Condor 92: 237-239
  • Thorstrom R, Ramos JD, Morales CM (2000a), Breeding Biology of Barred Forest-Falcons ( in northeastern Guatemala. Auk 117: 781-786
  • Thorstrom R, Ramos JD, Castillo JM (2000b), Breeding Biology and behavior of the Collared Forest-Falcon (Micrastur semitorquatus) in Guatemala. Ornitologia Neotropical 11: 1-12
  • Thorstrom R, Morales CM, Ramos JD (2001), Fidelity to territory, nest site and mate, survivorship, and reproduction of two sympatric forest-falcons. Journal of Raptor Research 35: 98-106
  • Whittaker, A. (2002). A new species of forest-falcon (Falconidae: Micrastur) from south eastern Amazonia and the rain forests of Brazil. Wilson Bulletin, 114, 421–445.
  • Willis EO, Wechsler D, Stiles F.G. (1983), Forest-falcons, hawks, and a pygmy-owl as ant followers. Rev. Brasil. Biol. 43: 23-28.