Mila 23
Mila 23 estas (turisma) fiŝkaptista vilaĝo en Rumanio situanta en la Danuba Delto, 53 km de Tulcea. Laŭ la rivero Brațul Sulina (kie troviĝas Mila 23), oni alvenas en la Nigran Maron ĉe la vilaĝo Sulina. Mila 23 estas tipa lipovena (ru: Lipoveni) vilaĝo kaj estas atingebla nur per boato.