Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Milan NEUBELER (naskiĝis la 4-an de januaro 1933 en Štrba, Slovakujo ) - organizanto, instruisto, emerito, loĝanta en Poprad, Slovakujo. Esperantisto ekde la jaro 1949, kiam li estis studento de Komerca akademio en Poprad. Li komencis labori en la E-movado en la jaro 1951, en E-klubo de Poprad. En la jaro 1951 li estis delegita al likvida kunveno de E-Asocio de ĈSR en Prago kiel reprezentanto de slovakia E-junularo. Li estis teknika redaktoro de Juna Voĉo, kiun eldonadis junuloj de la klubo en Poprad. En la jaro 1959 li partoprenis en la UK 1959 en Varsovio, kie li konatiĝis kun Julio Baghy kaj Ada Fighiera-Sikorska. Post fondo de Asocio de esperantistoj en SSR, kies sidejo estis Poprad, li funkciis kiel ekonomo de la asocio. Pli ol dudek jaroj, ĝis la jaro 2008 li estis ĉefdelegito de UEA en Slovakujo. Li funkciis kiel instruisto de Someraj E-lernejoj en Ružinov apud Košice, en banloko Sliač kaj en Wladyslawowo, Pollando.

Milan Neubeler
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1933 (1933-01-04) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr