Militkruco 1914-1918 (Francio)

La Militkruco 1914-1918 estas franca milita premio atribuita por rekompenci la akiron de citaĵo per la milita estraro por escepta konduto okaze de la unua mondmilito.

Militkruco 1914-1918
milita honorigo pro kuraĝo • kruco
Branĉo de Croix de Guerre vd
Branĉoj Q125463935 vd
Lando Francio
Fondita en 2-a de aprilo 1915
vdr
Militkruco 1914-1918
Croix de guerre 1914-1918
Averso
Averso
Kondiĉoj
Aljuĝanto  Francio
Tipo Medalo
Detaloj
Stato ne plu aljuĝata
Kampanjo unua mondmilito
Statistikoj
Fondo 2-a de aprilo 1915
Rilatoj kun aliaj distingoj
Suba distingo Militkruco 1939-1945 (Francio)
Supera distingo Nacia Ordeno de Merito
Rubando de la Militkruco 1914-1918
Rubando de la Militkruco 1914-1918
vdr

Kreo redakti

Dum la unua mondmilito, la bezono krei rekompencon por la batalantoj tre rapide sentiĝis necesa. Post la prezento de pluraj projektoj, la modelo de la skulptisto Paul-Albert Bartholomé estis aprobita. La Senato adoptis la verdan rubandon trastrekita per fajnaj ruĝaj strekoj, asocianta la simbolon de la verŝita sango al tiu de espero kaj bedaŭrinde memoriganta pri la medalo de Sankta-Heleno donita al la maljunaj soldatoj de la 1-a Imperio.

Post akraj diskutoj en la du ĉambroj, la leĝo estis voĉdonita la 2-an de aprilo 1915, kaj promulgita la 8-an de la sama monato.

La franca Militkruco 1914-1918 estas plenrajte atribuita al francaj aŭ eksterlandaj militistoj e la la ter- kaj mararmeoj, kiuj gajnis pro militago dum operacioj kontraŭ germanio kaj ties aliancanoj, citaĵon por armeo, korpuso, divizio aŭ brigado. Fine, martiraj urboj, tute detruitaj vilaĝoj aŭ la urboj, kiuj heroe rezistis estos premiitaj per la Militkruco, kiu aperos en honora loko en ilia blazono[1].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Souvenirs de 1914-1918. Images d'autrefois, eldoninto "éditions Archives et culture", 26 bis, rue Paul-Barruel - 75015 Paris - www.archivesetculture.fr

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • La marque du courage, kolektiva verko, eldoninto "Éditions LBM", Parizo, 2005

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti