Mimoleto

franca fromaĝo

Mimoleto, en franca Mimolette, estas fromaĝo tradicie produktita ĉe la urbo Lille, Francio. En Francio, ĝi estas konata ankaŭ kiel Boule de Lille (lilbulo) laŭ sia devenurbo, aŭ Malnova Hollande ĉar estas farata laŭ la tradicio de Edama fromaĝo.

Mimoleto.

Ĝi estis origine farata laŭ ordono de Ludoviko la 14-a, kiu – en la kunteksto de la merkantilisma politiko de Jean-Baptiste Colbert – serĉis indiĝenan francan produkton por anstataŭigi la tiam tre popularan Edam.[1] Por fari ĝin distinga el Edam, ĝi estis unuafoje kolorigita uzante karotsukon, kaj poste spicita per bikso por havigi distingan oranĝkoloron.[1]

Ĝi normale pezas ĉirkaŭ 2 kg kaj estas farita el lakto de bovino. Ties nomo devenas el la franca vorto mi-mou (femine mi-molle), signife "duon-milda". Tiu referencas al la mildeco de la krusto se nova – pro tempopaso ĝi iĝas pli malmilda. Ĝi havas grizan kruston kaj oranĝecan karnon. La oranĝa koloro venas el la natura spico annatto aŭ bikso. Se uzata en malgrandaj kvantoj, ĉefe kiel manĝokolorigo, la bikso ne aldonas distingan aromon aŭ guston. Tiu fromaĝo havas similan aspekton de kantalupa melono.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Michelson, P. (2010). Cheese: Exploring Taste and Tradition. Gibbs Smith. p. pt29. ISBN 978-1-4236-0651-2. Alirita la 4an de marto 2020.