Min Ko Naing

birma demokratia aktivulo

Min Ko Naing (birme မင်းကိုနိုင်, naskiĝis la 18-an de oktobro 1962 en Mudon) estas demokratia aktivulo en Birmo (laŭ la reganta reĝimo nomata Mjanmao). En 2000 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Min Ko Naing
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1962 (1962-10-18) (61-jaraĝa)
en Mudon
Ŝtataneco Birmo
Alma mater Universitato de Jangono
Okupo
Okupo politikisto • homrajta aktivulo
vdr