Minareto de Ĝam
La Minareto de Ĝam troviĝas en valo de la rivero Hari Rud, en la provinco Gor de Afganio. La minareto estas 65 m alta kaj ĉirkaŭas ĝin montoj atingantaj preskaŭ 2400 m. La minareto estas plene konstruita el bakitaj brikoj.
Minareto Ĝam | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
![]() | ||
Minareto de Ĝam | ||
Lando | ![]() | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | ii, iii, iv | |
Fonto | 211 | |
Regiono** | Azio | |
Geografia situo | 34° 23′ 48″ N, 64° 30′ 58″ O (mapo)34.39666666666764.516111111111Koordinatoj: 34° 23′ 48″ N, 64° 30′ 58″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 2002 (26-a sesio) | |
Ruĝa listo | 2002 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Afganio | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La minareto estis konstruita verŝajne en la 12-a jarcento, sed pli poste ĝi estis por longaj jarcentoj forgesita kaj nur en la jaro 1886 remalkovris ĝin s-ro Thomas Holdich. Ekde la jaro 2002 la minareto estas parto de listo de monda heredaĵo de Unesko kaj ĝi fariĝis tiel la unua afgana memorigaĵo enskribita en tiu ĉi listo.
Ŝajne la Minareto Kutubo de Delhio, Barato, estis inspirita de la minareto Ĝam.