Mineralaj akvejoj de Kaŭkazo (Rusio)

Mineralaj akvejoj de Kaŭkazo (Rusio) (ruse Кавказские Минеральные Воды, Кавминводы, akronime КМВ aŭ latinlitere KMV) situas en Nord-Kaŭkazia federacia regiono sur teritorioj de Kabardio-Balkario, Karaĉajio-Ĉerkesio kaj Stavropola regiono. Entute ili okupas ĉ 500 000 hektarojn. Pli ol 130 fontoj de mineralaj akvoj de 30 specoj estis identigitaj.

Mineralaj akvejoj de Kaŭkazo
regiono
Blazono
historia regiono [+]

LandoRusio
RegionoNord-Kaŭkazia federacia regiono


Loĝantaro1 194 859 [+] (2018)
HorzonoUTC+03:00 [+]

Vikimedia Komunejo:  Caucasian Mineral Waters region [+]
vdr
blazono de KMV

Ĉefa kuracilo de tiuj fontoj, nome kuraclokoj, estas subtera akvo (malvarma, varma kaj varmeta), kiun oni trinkas kaj en kiu oni banas. Ankaŭ oni konsumas puregan akvon de glaciaroj. Tre efektiva por kuracado de kelkaj malsanoj estas loka ŝlimo saturigita per utilaj mineralaĵoj.

Mapo de Kaŭkazo

Historio redakti

Tieaj aborigenoj delonge ekkonis efikajn rezultojn por sano de tiea akvo. Ĝi mem, freŝa monta aero, naturaj nutraĵoj kaj ceteraj utilaj kondiĉoj aperigis esprimon "la kaŭkaza longviveco". Bona gloro pri ĝi atingis caron Petro la Granda, kiu komisiis en 1717 al kuracisto Georg Schobel esplori ĝin.

La historia dekreto de imperiestro Aleksandro la Unua subskribita la 24-an de aprilo 1803 aprobis la reglamenton por KMV kaj oficiale ordigis ĝian ekziston kiel ferieja areo.

Klimato redakti

La klimato de la regiono KMV estas sukcese uzata kiel medicina faktoro. La ĉefaj avantaĝoj asocias plurajn sunplenajn tagojn. Ĝi estas relative seka tie, la malsekaj aeraj masoj de la Nigra Maro ne atingas la areon.

La aera temperaturo dependas de alteco de la loko kaj jara sezono. Januare averaĝe okazas -4,0 °C, julie +22°C.

Kaŭkazaj Mineralnije Vodi — aglomeraĵo redakti

La kerno de la regiono KMV estas urba aglomeraĵo, kiun konsistigas banurboj Jessentuki, Ĵeleznovodsk, Kislovodsk, Lermontov, Mineralnije Vodi kaj Pjatigorsk. La plej granda urbo Pjatigorsk estas la administrativa centro de la aglomeraĵo ekde 2010. Ĝia transporta centro estas la urbo Mineralnije Vodi.

Vidu ankaŭ redakti

  • Miĥail Lermontov Fama rusa verkisto militservis tie kaj pereis en Pjatigorsk
  • "Dek du seĝoj" Kelkaj epizodoj de la romano okazas en Pjatigorsk, kie oni establis monumentojn al la protagonistoj Ostap Bender kaj Kisa Vorobjaninov. La libro estas esperantigita.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] artikolo ruse
  • [2] informo pri KMV ruse
  • [3] Eventoj en la novelo "Princidino Mary" far M.Lermontov okazas ĉefe en Pjatigorsk komence de la 10-a jarcento esperante
  • [4] videoekskurso tra Pjatigorsk
  • [5] Halina Horecka rakontas pri Jessentuki en Radio Esperanto (N 40)-dec.2016 (elŝutebla)